6.
MASTROŜANĜO

Kampul' azenon paŝtas sur herbejo,
lin frapas bru' de malamik-armeo.
"Ni kuru, kuru! krias li ekscite
Oni nin kaptos!" Sed la besto spite
obstinas, respondante: "Ĉu vi kredas,
ke l' malamik' du selojn sur min metas?"
"Nu, ne!" "Ej! Mastro, ĉu do ne egale,
sub kies ŝarĝo ĝemas mi fatale?"