RIMARKOJ

Pri la vivo de Ezopo (Aisopos, Aesopus) postrestis nur tre malmultaj informoj; pluraj rigardas lin legenda figuro. Platono mencias (en Gorgias), ke li estis Friga sklavo, vivanta en la VI. jarcento antaŭ nia ero. Per Herodoto ni scias, ke li liberiĝis en la insulo Samos, per Aristofano, ke li havis konflikton kun pastroj de Delfoj, el pluraj fontoj, ke tiuj lin kondamnis je morto, sed poste, pro la pesto plaganta la urbon, ili devis starigi al li memorkolonon, por repacigi la kolerajn diojn. Lastatempe pluraj esploristoj rigardas lin martiro de la naskiĝanta greka demokratio. Estas certe, ke la figuro kaj la fabloj de Ezopo estis tre amataj de la greka popolo. Oni instruis la fablojn en la lernejoj; en »La Birdoj« de Aristofano oni diras iun nekulturita, ĉar ne lerninta eĉ Ezopajn fablojn; Sokrato, laŭ Platono, versigis en sia karcero fablojn Ezopajn. Lian vivon diskonigis popollibro. Laŭ la tradicio li estis en persona interrilato kun la sep grekaj saĝuloj, kaj ties memoron gardis la Ezopo-statuo de Lysippos, kie la sep saĝuloj staras malantaŭ Ezopo en la fono (vd. la enkondukan poemon de Agathias).
   Fragmentetoj de tiu popollibro pri Ezopo troviĝas tie ĉi kaj tie (ekz-e ĉe Plutarko kaj Lukiano), sed ĝi mem perdiĝis. Detala biografio, baze de la tradicio, estis verkita en la helenisma epoko, kaj ties variaĵo, riĉigita per multaj legendoj, estas la biografio verkita de la Bizanca monako Planudes en la XIV. jarcento; ĝi enhavas ankaŭ greklingvan kolekton de fabloj.
   Ezopo verŝajne diris siajn fablojn en prozo, kaj nur en la II. jarcento transmetis ilin en grekajn sestaktajn versojn Babrios, en facila lingvo kaj kun rutina verstekniko; lian verkon oni malkovris nur en 1843, en monakejo de la monto Athos. En la komenco de nia erao Fedro(Phaedrus) tradukis la fablojn en latinajn sestaktajn versojn; el tiuj fabloj 127 postrestis en manuskripto el la X. jarcento, sed ili diskoniĝis nur en la tempoj de la renesanco. En la IX. jarcento greka monako densigis la fablojn en kvarversajn poemetojn.
   En la mezepoko pluraj fabelkolektoj disvastiĝadis sub la titolo »Ysopet« (Ezopo); ĉi tiuj, tiel same kiel la Vulporomano aŭ t. n. Bestiarium(besthistorioj), estis pli malpli rilataj al la Ezopaj fabloj. Italaj, poste francaj humanistoj tradukis kaj imitis ĉi tiujn fablojn, kaj en la XVII. jarcento aperis, eĉ en du eldonoj (1610 kaj 1660) la latinlingva fabelkolekto de Isaac Nevelet.
Tamen, la novepoka renaskiĝo de la Ezopa fablo estas ligita al la nomo de La Fontaine. Li ĉerpis verŝajne el la materialo de Nevelet, sed ankaŭ el aliaj fontoj, ekz-e el la hinda Panĉatantra(Kvin Capitroj), pli ĝuste el ties araba traduko fare de Bidpai, kies kolekto aperis en la franca lingvo en 1644.
     La Fontaine estas kvazaŭ la Homero de la francoj; tia lin faras lia natureco, sereno, realsento, la varieco kaj universaleco de liaj fabloj, lia arto povanta levi alten eĉ la plej bagatelajn temojn. En liaj fabloj oni trovas karesemon kaj ironion, lirikon kaj satiron, sentimenton kaj ŝercon, unu apud la alia, kunplektiĝintajn, oni trovas pripentron de francaj pejzaĝoj, popolan tradicion, priskribon de servutulsuferoj en milda, preskaŭ ŝerca, sed des pli kortuŝa maniero.
    Post li la artospeco de la fablo reviviĝis en tuta Eŭropo. En Francujo postrikoltas Florian, ĉe germanoj Lessing reprenas la Ezopan koncizon, en konscia kontraŭeco al la larĝparolemo de La Fontaine. Ĉe la rusoj Krylov la riĉan rusan fabeltrezoron kaj popolan saĝon interpretas en siaj fabloj ĝis nun legataj kaj citataj. ĉe la hispanoj Iriarte verkas fablojn en kerna kaj konciza prezento, kun satiraj aludoj al siaj samtempuloj. Ankaŭ la pli malgrandaj literaturoj havas siajn ezopanojn, kaj tiel Ezopo fariĝis komuna trezoro de ĉiuj popoloj. Ne nur de la Eŭropaj: Ekzistas tradukoj en irana, hinda, japana, abisena ktp. lingvoj.
    La Fontaine en sia fablo (La leono kaj la paŝtisto) jene apo- logias la arton de la fablado:

La fablo ja ne estas nur tio, kiel ŝajnas:
Ni de l'plej simpla besto edifon tie gajnas.
La moralaĵo nuda — ĝi estas nur enuo.
Perdiĝas tia fablo kune kun la instruo.
Sed fabli nur por fabli — ŝajnas senvaloraĉe,
samtempe oni devas instrui, ĉarmi plaĉe.
Jen kiel, kun spirito spicita per gajeco,
famuloj multaj verkis en tiu ĉi artspeco.
Ornamojn, etendadon de diro ili evitas,
vane perditajn vortojn ĉe ili ni ne vidas.
Fedro koncizas tiom, ke trafis lin riproĉo,
Ezopo eĉ pli multe ŝparegas pri la voĉo,
sed unu grek' superas ĉi ambaŭ; li, tre vanta
pri lakoneco eleganta,
ĉiam nur en kvar versojn enfermas sian temon.
Kiel? Prijuĝu spertaj, havantaj kritikemon.


    Nu, en la Ezopa fablo, vere, estas ia admirinda koncizo, se tiel diri, ia malavara avaro. Li avaras pri la detaloj, sed per kelkaj strekoj desegnas tiel vivan bildon, ke la leganto miras pri tiu malavareco, per kiu la prilaboron de la detaloj li translasas — al siaj imitantoj. Nu, pluraj el ĉi tiuj larĝe uzis tiun eblon. Kaj per la prilaboro la fabloj ofte tre riĉiĝis (La Fontaine, ekz-e, en la kadro de kelkaj fabloj donas mirindan pejzaĝ- kaj epok-bildon), sed aliflanke ankaŭ ne malmulte ili perdis. Precipe la moralaĵo estas ofte malforta flanko de la ezopanoj. Fedro, kiu eble pleje konservas la Ezopan koncizon en la fabloj mem, garnas ilin per moralaĵa saŭco plurfoje senapetitiga. La plej harstariga ekzemplo de moralaĵ-misuzo estas Tübingena kolekto(1546); tie la moralaĵoj ofte tute ne estas konformaj al la fabloj. Oni ne scias, ĉu la kompilinto estis stulta, aŭ intence vualis la sencon de la fabloj. Ezopo verŝajne fablis sen moralprediko: La fabloj devis kaj povis efiki per si mem.
    Fakte, Ezopo estis ne nur instruanto, sed ankaŭ artisto. Kiel tia li kelkfoje fablis nur por fabli. Kian instruon oni eltiru ekz-e el la fablo pri la vulpo kaj la vinbero? Ĝi estas trafega karakterbildo pri la sintrompa sinkonsolanto. Aŭ jen fablo, kiu jam ne trovis lokon inter la 77:

Kankro kun serpento vivis kune.
Dum la kankro estis tre bonfida,
la serpento estis serpentume
ruza kaj perfida kaj insida.
Nu, la kankro longe ja toleris,
sed ĝi fine ege ekkoleris,
ties kolon per tondil' disŝiris,
etendinte ĝin laŭlonge, diris:
»Jen, vi povus vivi sendifekta,
se vi estus ĉiam tiel rekta.«


    La fablo baziĝas sur simpla vortludo. Certe estus tre banala moralaĵo, ke oni ne estu ruza, perfida kaj insida.
    Krome, en la koncizo de la Ezopa fablo ofte kaŝiĝas pluraj moralaĵ-eblaĵoj: Ili estas diversmaniere interpreteblaj, kiel la simboloj. Trafe diras la hungara ezopisto Czimer: »La arbaro estas ripozejo por migrulo, materialo por lignoproduktisto, loĝejo por vulpo, inspiro por poeto, leciona tasko por lernanto, dimanĉa programo por urbano, embuskejo por rabisto, scenejo de krimo por polico, tamen ĝi estas neniu el tiuj, sed ĉiuj kune kaj krome multo alia.« — Tiel same estas pri la Ezopa fablo. Oni ne malriĉigu ĝin per tio, ke oni ĝin adaptas al certa epoko aŭ individueco.
    Plene konsentante ĉi tion, mi spitis al C. E. R. Bumy, kiu skribis en sia Arto Poetika:

Se vi al la leganto volas plaĉi,
vi devas al li ĉion antaŭmaĉi,


kaj, escepte du-tri tro tentajn okazojn, mi forlasis la moralaĵojn. Ĝenerale mi klopodis min teni al la Ezopa kaj Fedra koncizo, nur en du fabloj mi permesis al mi pli longtempan rakontadon, por varieco.