68.
TREZORO EN LA TERO

Kampulo siajn filojn voki sendis
ĵus antaŭ sia mort', kaj testamentis:
"En mia kampo kaŝas sin trezoro,
vi trovos ĝin, serĉante kun fervoro."
Post tio ĉi li mortis. Kaj la filoj
la tutan kampon turnis per fosiloj.
Ne trovis ja trezoron peno ŝvita,
sed riĉe fruktis ter' prilaborita.