69.
UNUECO

Kverelis ĉiam la infanoj de kampul',
kaj li per peto, per riproĉo, per postul'
klopodis por la kreo de interkompren',
sed sensukcesa restis lia tuta pen'.
Finfine li elpensis ion por admon':
El vergoj ligis faskon, kaj, post ties don'
al ili, diris: "Jen, ĝin rompu per la man'!"
Nu, vane provis ĝin infano post infan',
La vergojn li transdonis al ili nun po pec',
kaj ili, nature, rompis ilin kun facilec'.
La patro diris: "Same fragilaj sen konkord'
vi estas, filoj, dum unueco estas fort'."