54.
VENTO KAJ SUNO

La vento kaj la suno vetis,
kiu el ili estas la pli forta,
kaj kiel provon, ili metis
depreni de migrulo mantelporta
la vestojn. Nu, la vento provis
l'unua: Ĝi kolektis sian spiron,
ekstreĉis sian pulmon, blovis,
blovegis laŭ la tuta pov' la viron,
sed ju pli furioze ĝi diboĉis,
la vestojn tiu des pli firme kroĉis,
eĉ plejdon ligis ŝultre.
La vento nun rezignis, senrezulte.

La suno sekvis. Ĝi trankvile
eklumis, disverŝante varman helon,
jam lumis tiel varmobrile,
ke la migrulo plejdon kaj mantelon
demetis. Tiam ĝi ekardis.
La homo disbutonis sian jakon,
sed ankaŭ nun tro varme fartis,
abunde ŝvitis, sentis veran bakon,
plu ne eltenis; jakon, pantalonon
deĵetis, eĉ ĉemizon kaj kalsonon,
kaj plonĝis, tute nuda,
por bani sin, al la river' apuda.