Postlasitaj verkoj de Kalocsay

Johano la Brava Bildrakonto, adaptaĵo de la samtitola poemfabelo de S. Petőfi. Antaŭ la leganta esperantistaro certe estas konata la ĉarma epopeeto, kiun esperantigis Kalocsay en 1923. La grandsukcesa poemfabelo en 1948 reaperis reviziita kaj represiĝis triafoje en la kolekto de elektitaj poemoj de Petőfi Libero kaj amo (1970), kaj la kvara aldono aperis en 1984. La kunmetaĵon enkondukas poetportreto, ilustrita per foto pri la aŭtoro.

Tiun verketon eble estus pli konvene nomi albumo, ĉar ĝi iom diferencas de la bildrakontoj. La diferenco konsistas en tio, ke anstataŭ la kutima grafikaĵo ĝi entenas dekdu buntkolorajn pentraĵojn kreitajn de eminenta hungara pentroartisto Béla Sándor (1872-1949). La brilkolora serio — prezentanta scenojn el la aventuroj de la heroo — por la okuloj donas vere artan ĝuon. Estas specialaĵo ankaŭ la koneksaj versoj, kiuj estas legeblaj en du variantoj: tradukaĵoj el la unua eldono kaj la samaj strofoj modifitaj en 1948. La bildversan rakonton — de sceno al sceno — kunligas proza teksto, kiu celas, ke la leganto (malgraŭ la kutima "kripligado" de tiaĝenraj verkoj) ricevu kompletan rakonton.

Plua interesaĵo de la kunmeto: la poemrakonto de Petőfi estis transskribita ankaŭ en melodramon kaj akiris en Hungario vastan popularecon. La plej furoran, orelkaresan kanton de la teatraĵo esperantigis Kalocsay en 1974 . La ĉarma kantokteksto Diras ĉi roz'... (ĝis nun ne publikigita) kune kun muziknotoj fermas la libreton.

La volumeno de la planita albumo (kalkulante 15x20 cm formaton, kiun deziras la bildoj) estas 30 paĝoj. La plaĉa bildserio kolora (12 pecoj) sugestas aperigi ĝin ankaŭ kiel kalendaro. La manuskripto estas jam reviziita kaj prespreta.

Postrikolto Postlasitaj poem- kaj kantotradukoj, transplantitaj el la praegipta, malnovgreka, latina, ĉina, japana, persa, angla, franca, germana, hungara, hispana, itala, kataluna, kimra, vjetnamia lingvoj. La prespreta materialo ampleksas 1210 versojn kaj 5 p. klarigojn.

Ne timu! Legolibro por ekzamenkandidatoj La kunmeto celas la lingvan perfektiĝadon de esperantistoj. La temaro konsideras la postulaĵojn de la supera kaj mezgrada lingvaj ekzamenoj. Kalocsay (kunaŭtoro de la planita libro) komencis tiun laboron en 1975. El la projektitaj dudek lecionoj estas prilaboritaj dek. Kvankam tiu ĉi postlasaĵo ne estas kompleta, tamen ĝia perfekta lingvaĵo kaj praktika metodo estas bone utiligebla legaĵo. La vortostoko kaj plurvortaj esprimoj de la koncernaj lecionoj estas enkadrigitaj per prozaj tekstoj, poemoj kaj proverboj. La kunmeto konsistas el 50 tajpitaj paĝoj.

Fabelarbo Naŭ fabeloj verse reverkitaj kun ilustraĵoj; infankantetoj kun muziknotoj. La manuskripto ampleksas 50 tajpitajn paĝojn.

Melodioj de Kalocsay Muzika programo el la komponaĵoj de K. Kalocsay. Jen la listo de la muzikigitaj poemoj far Kalocsay:

Prologo pri la muzikemo kaj muzikamo de K. Kalocsay. Kasedo kun tekstolibreto kaj muziknotoj.

Splitoj La kunmetaĵo estas destinita por gardi splitojn de la Kalocsaya sprito kaj spirito. La materialo entenas studojn, diraĵojn, polemikojn, fragmenton de terminareto, E-tradukon de artikoloj, kiujn Kalocsay verkis kaj aperigis hungare, kelkajn fotografaĵojn kaj elektitajn leterojn de lia korespondaĵo, kiu trabrakumas pli ol duonjarcenton.

Estas fakto, ke tiu ĉi kurioza miksaĵo ne apartenas al la plej valoraj pecoj de la Kalocsaya verkaro, sed pripensu: ne nur la brilianto estas juvelŝtono.

*

Jen riĉa postlasaĵo serĉas eldonisto(j)n, kiu(j) realigos, ke la postmorta donaco de Kalocsay trovu vojon al la legema publiko.