Postparolo al esperantistoj

Karaj Geamikoj!

Enmaniginte tiun ĉi libreton, probable ne unu el vi bedaŭros, ke ĝi ne estas verkita en la internacia lingvo, en Esperanto.

Ne bedaŭru! Pripensu: ĝis nun hungarlingve — escepte kelkajn artikolojn — aperis nenio pri Kalocsay, kaj ankaŭ ties sekvo, ke li estas multe pli konata kaj honorata eksterlande ol en la patrujo.

La In Memoriam... — laŭ strukturo — estas kvazaŭ skeleto de la presopreta, 800-paĝa Omaĝe..., kiu entenas 3200 bibliografiajn indikojn, 240 fotojn, rememorojn, intervjuojn, plumnomojn, poemojn, recenzojn ktp. Feliĉe la vidvino tuj post la morto de nia eminentulo metis ĉiujn dokumentojn sub mia dispono, kio ebligis senmanke registri ĉiun verkon DE kaj PRI Kalocsay, kaj doni plenan bildon pri lia vivo.

Kvankam en la nuna 100-paĝa libreto oni havis eblon nur skizi la riĉan vivovojon kaj verkaron de Kalocsay, tamen mi esperas, ke vi povos ĉerpi el ĝi gravajn — ĝenerale nekonatajn — indikojn. Kiuj deziras pluajn informojn pri Kalocsay, legu la artikolojn listigitajn en nia bibliografio.

Karaj geamikoj, akceptu bonkore tiun ĉi modestan libron verkitan por hungaraj esperantistoj kaj neesperantistoj.

La aŭtoro