ADIAŬO

Nun ĉe l' abismo, antaŭ l' fata salto,
En la momento lasta, vere lasta,
Ni frapu sur la kordo malelasta,
Ni frapu morne, sen esper' pri halto,

Kaj antaŭ la falego el la alto
Ni adiaŭu al la revo ĉasta,
Kiun ni, malgraŭ trista spert' kontrasta,
Pri l' homfuturo flegis en ekzalto!

Forsonos kant', kaj mortos trilkoncertoj!
Dezertas koroj, kaj, post sangelĉerpo,
La landoj same iĝos jam dezertoj,

Kie apenaŭ kreskos eĉ la herbo.
Kaj flugos ne alaŭdoj sed vespertoj
Ĉe l' tomb', kie sin murdis la homcerbo.