AMO

Degelo

Degelas milde
Sub dolĉa amnarkoto
La koro frosta.
Atentu! La printempan
Degelon sekvas koto!

Kiso

Unua kiso:
Eterno en minuto!
Fandiĝ' mistika:
El du frakcioj iĝas
Ne plu rompebla Tuto!

Ebrio

L' okulojn kovras
Per rozkolora vindo
La amo. Vagas
Ebrie la amantoj
En rozkolora blindo.

Adoro

Per siaj revoj
L' amatan oni oras;
Farinte tiel
Pli belan memon, oni
Sincere sin adoras.

Danĝero

L' amata estas
Balon' de fea revo.
Se vi ĝin kaptas,
Ju pli vi ĝin alpremas,
Des pli minacas krevo.

Krizo

Pli longe ami
Iun ol tiu amas
Aŭ malpli longe:
Ĵaluzo aŭ kompato:
Turmento preskaŭ samas.

Ĝemo

Ho amo, amo,
La homo vin elporti
Ne povas longe:
Li devas, nepre devas
Aŭ murdi vin aŭ morti.