II.

Ho hom' de l' temp' pasinta,
Vi bela rabobesto
De l' renesanc'! Sub vesto
Kaŝiĝis klingo pinta,

En poŝoj oro tinta;
Vi iris kun majesto
(Nun festo, morgaŭ pesto!)
Tra l' vivo labirinta.

Por granda viv' vi ardis,
La Belon vi solenis,
Kaj murdi vi ne tardis,
Se vin malhelpo ĝenis;
Vi kisis kaj ponardis,
Ĝis iu vin venenis.