JUBILEA LETERO AL JULIO BAGHY

Kara Julio! — sciu, sendiskute
Mi skribas nun, amike kaj salute;
Mi skribas, ĉar mi devas nun babili
Pri vi kaj pri mi mem, kaj eĉ jubili
Okaze de la jubileo kuna.
Jubili — ĉu okazo oportuna?
Nu do, verdire, tia jubileo
Estas miksaĵo de jubil' kaj veo:
Jubilo, ke feliĉe ni postlasis
Dudek kvin jarojn; veo, ke ĝi pasis.
Sed mi ne filozofu plu. Prefere
Mi jam komencu skribi priafere.

*

Pri vi unue! Vin post via migra
Vojaĝo hejmen, vidas mi kun nigra
Vizaĝo kaj kun okulparo fulma
Ataki korojn per parolo ŝturma,
Kiam unue vi kun agopreto
Venis al la hungara societo.
Mi vidas vin en via rondo ERA,
Amik-gvidanton, «paĉjon», kun mistera
Potenco regi super koroj junaj
Vin adorantaj. Kaj en niaj kunaj
Laboroj mi vin vidas: kiam flustre
Kaj hurle kiel tigro de Sumatro
Vi penas gvidi kaj direkti ĝuste
La amatoran trupon de teatro,
En kiu ankaŭ mi mem havis rolon.
El via buŝ' mi aŭdas la parolon,
Kiam plezure, kaj ĝuante mem,
Rakontas vi pri la plej nova tem'
De versoj, de novelo, de romano.
Mi vidas nin sidadi en sunbano
De nefineblaj interparoladoj,
Pri la aktuala turno de la radoj
De l'mondo aŭ de l' «familia rondo».
Mi vidas, ĉe Literatura Mondo,
Ke ni klopodas kune en barakto
Pri la agrabla tasko de l' redakto
Kaj mankon de la abonantoj spitas.
Kaj vidas mi, ke ni kaprompe ŝvitas,
Kun la krajon' inter la fingroj spasmaj,
Super abon-alvokoj entuziasmaj,
Sed ne entuziasmigaj — laŭ la pruvo
De la rezulto. Ho, somera pluvo
De rememoroj! Kiom da kvereloj
Amikaj pri tre gravaj bagateloj!
Rankoroj! repaciĝoj! kunaj taskoj!
Kiom da planoj! kiom da fiaskoj!
Kaj, vi demandas, kiom da rezulto?
Nu, se paroli vere, ne tro-multo
Kompare tion, kion ni intencis;
Kaj tamen, se ni povus rekomenci,
Ni ja komencus, kie ni komencis,
Ĉu ne? Ni nin ne lasas kondolenci!
Nu, mi ja povus tiel plu daŭrigi,
Al rememoroj rememorojn ligi
Senfine! Krome, mi ja devus skribi
Pri via koro, pri l' animo flagra,
Konstante preta maljustaĵojn vipi,
Pri via sprito pipra kaj vinagra
Kaj tintilĉapa kaj ĉampane ŝaŭma,
Karese milda, kapriole baŭma,
Pri l' granda riĉ' de via fantazio
Kreanta, pri la apostolpasio
Gvidanta vin, — sed, ĉe la nargileo
De la dudek-kvin-jara jubileo,
Mi, pigra, nur babilis iom, klaĉe.
Kaj kial skribi ja kompetentaĉe
Pri tio? Ĉion ĉi, pli kompetente,
Ja viaj verkoj montras monumente!

*

Nun estus mia vico. Kion fari?
Ĉu zorge kaj pedante do prepari
Aŭtobiografion? Ĝena tasko:
Skribi sub pli malpli sincera masko
Pri l' tragedio aŭ pri l' komedio
De mia viv'! — Mi petas la publikon;
Ĝi serĉu en la Enciklopedio
Ĉiun eksteran daton kaj indikon.
Almeti ion estus malfacile:
Mi vivis al normala hom' simile.
Sed eble vi jam krias: «Al tagordo!
Necesas kordostreĉo kaj agordo,
Por fari nun konfesojn, tre lirikajn,
Allogajn, interesajn, romantikajn!»
Hm, hm, anstataŭ montri min aŭdace,
Mi emas kuntiriĝi erinace:
Mi jam tre frostus, se mi starus nuda
Antaŭ la mondo — jes, mi iĝis pruda;
Tial, por kovri nudon de liriko,
Mi vestis min per dika gramatiko,
Do lasu, en sekura pozicio,
Min kaŝi ie, sub prepozicio.
Mi estis laboristo de la lingvo,
Kalkulis versotaktojn per la fingro,
Balbutis sentojn proprajn, interpretis
La sentojn, kiujn iam elpoetis
Aliaj koroj, krome mi redaktis,
Korektis, ŝvitis; ofte mi baraktis
Pro nekompren'; kelkfoje min karesis
Rekon', kiun neniam mi forgesis.
Sed mi neniam volis esti bardo,
Kaj se en mia koro estis ardo,
Ĝi estis por la lingvo: mi ĝin volis
Prepari, perfektigi por genio
Post mi venonta, kies simfonio
La mondon ravos; kaj mi min konsolis
Ĉe la atakoj per la Alvenonto,
Kiu pravigos min. Jen estis ĉio!
Nun, antaŭ la malluma horizonto
De l' mond', mi scias, ŝajnas nur fikcio
Naiva la espero min gvidanta;
Jes, eble ĉio, ĉio estis vanta!
Poemojn kiu legas dum la brulo
De dom'? Neniu — eble frenezulo.
Sintakson kiu serĉas en stertoro?
Sed kiam nin la flamoj ĉirkaŭfermas,
Kaj savo plu ne estas, la fervoro
Freneza, tamen, kiun ne ekstermas
Eĉ la nepreco de la tuja morto,
Enhavas povon de konsola forto:
Labori por futuro, kiam mankas
Futuro; jen frenez' al kiu dankas
La renaskiĝon la futuro tamen!
La sola rim' je tio estas: amen!

1936