Fridkapa mi jam estas kaj senfebra. Ne povas min infekti la miasmoj De la nuntempaj modaj entuziasmoj: Tro klara estas mia vid' funebra. Ne estas sav' por ĉi homar' tenebra. Kurac' heroa, piaj kataplasmoj Ĝin same ne sanigos el la spasmoj, Kiuj ĝin portos al pereo nepra. Forfalos ni en reciproka ĉaso Per kuglo kaj per bombo kaj per gaso, Damnitaj kaj ne indaj por vivĝuo. Kaj post la trabalao de l' Detruo El la ruinoj prenos freŝa raso La brikojn por la nova mondkonstruo. |