IX.

Kiel la peza gut' miela
De sur kalika rando,
Al vi el mia koro ŝvela
Verŝiĝu nun ĉi kanto!

Ho konulin' de l'grizaj tagoj
Kaj de la noktoj dolĉaj,
Brilanta al mi dum la plagoj
Per la okuloj torĉaj,

En ruĝa ard' min al vi ligis
Volupto ĝis kunfando,
Komune min kaj vin plenigis
Turmento ĝis trans rando:

Sovaĝaj fratoj, kiujn fruntas
La homo dum vivlukto:
Volupto pli ol viv' profundas,
Turment' pli ol volupto!

Volupto kaj turment' nin faras
Eterna amalgamo,
Kaj tio sankte mi deklaras
Jam estas pli ol amo!