KOMPATOHo sankta sent', ke ĉies fato,Ĉies dolor' doloras al mi, Vin volas nun ĉi kanto psalmi, Kompato! Vi liberigas nin el limoj De nia izolita korpo, Per vi eksentas en absorbo L' animoj, Ke el dispartigita drivo Saviĝi tamen estas ŝanco En sendivida prasubstanco De l' vivo, Ĉar la konscian vivsubstancon: La homanimojn vi kunligas, Kaj por momento neniigas Distancon Per transpontantaj nervofibroj, Tra kiuj kuras la suferaj Sciigoj haste per misteraj Travibroj, Kiel se tra la nervokomplekso De l' sama korpo kuras plenda Alarm' urĝanta pri defenda Reflekso! Kompat', vi estas la espero: Per la ekzisto vi atestas, Ke l' Sendivida Hom' ne estas Ĥimero! Ho, el okaza kaj maldika Faden' de la kunaparteno Elkresku je eterna ĉeno Fortika, Ke ĉesu jam la tragedio De disŝirigo per kunfando Anima en la tera lando De Dio, Kiun jam de nememoreblaj Epokoj sentis en korfundoj Kaj sopiregis en profandoj Tenebraj La elektitoj kies kredo Albrilas tra l' nebulo dika De la centjaroj por mistika Heredo; Kiun, por ŝiri nin el vana Barakto de l' disvoja volo, Anoncis Budho per simbolo Nirvana, Sed super ĉio la instruo Kaj korpa sanga ofer-dono De l' dolĉa reĝ' de dorna krono: Jesuo. |