LA DISDUIĜINTA KORO

Neniam estis pli pezega nasko!
Naskiĝi volas el uter' abisma
De l' Tempo al la mondo kataklisma
Post la jarmila fast' eterna Pasko.

Sed kiuj indas helpi en ĉi tasko!?
L' amasoj sub instinkto atavisma
Baraktas en batal' anakronisma
Kaj falos kiel disŝirita fasko.

La mond' al Nova Homo apartenas.
Kaj mia koro al la Homo Nova,
Sed tamen, tamen, en dolor' senpova,

Ĝi ankaŭ la falintojn ĉirkaŭprenas,
Disduiĝinte, kun sanglarmo muta:
Ĉar ĝin mi donis al la mondo tuta.