LUDO

Ho ludo, dolĉa ludo, vi saĝo de sensenco,
Oaz' de freŝaj fontoj, malgranda paradizo
Loganta el dezerto de nia vivogrizo,
Por ĉiuj vivo-zorgoj plej rara rekompenco,

Nobliĝas per vi proza krudeco de l' esenco
De l' tera amo; kovras, per sorĉa improvizo,
Ĉion kulisoj feaj kun brilo kaj irizo,
Patrino de l' scivolo, de l' arto, de l' scienco!

Ho, se ni fine lernus ekludi jam sen masko,
Ne plu posedavide, glavtinte, trompe, turpe,
Ne kun ponard' kaŝita perfide sub la basko,

Sed gaje kaj sincere, sencele kaj senkulpe,
Kiel la bunta brilo de l' plumoj de kolibroj,
Aŭ kiel sur kristalo irizaj lumovibroj!