I.

Mi amas vin eksmoda diro!
Mi preskaŭ hontas pro l' senfort'.
Konfesi al vi pri l' sopiro
Necesus nova, freŝa vort',
Kaj mola, kiel kis' patrina,
Kun ĝojolarmo de l' dorlot'
Kaj sankta, kun valid' senfina,
Kiel ŝtalfirma jura vot',
Balbuta de volupto svena,
Kaj blanka kiel blanka ard',
Jubila, flagra kaj solena,
Kiel en vento la standard'!

Mi amas vin parolo griza,
Kaj fuĝa kiel vento-zum':
Dirita, ĝi forflugas disa,
Kiel la cigareda fum'.
Mi tamen diras ĝin ripete,
Kiel se adoleska bub'
Plezuras en kaŝej' sekrete
Per flugigata fumo-nub':
Li ĝin enspiras kaj elspiras,
Ĝis en malleva-leva tren',
Lin en kapturnon dolĉan tiras
Facilbalanca varma sven'.

Mi amas vin ho tamen kara
Parol'! Ĝi diras min al vi!
Ĝi estas la spegulo klara
De la eterna nostalgi',
Per kiu mia kor' sopiras
En via brust' je bona hejm',
Per kiu mia sang' sopiras
Flui en via varma vejn',
Per kiu mia karno-osto
Sopiras, ke ĝi en absorb'
Fandiĝu el soleca frosto
En la printemp' de via korp'!