NARKOTOMANIO

Volante, ke la homo ion amu,
Ke l' amo havu forton, fajron, daŭron,
Kaj ke li vin obeu kaj aklamu,
Ekscitu lin malami la kontraŭon.

Malamon diktis al li dum jarmiloj
La vivbatalo en la malsufiĉo;
Ĉi prakutim' lin pelas al armiloj
Eĉ nun, anstataŭ frati en la riĉo.

Kaj tial regas Venĝo, regas Timo,
Kvankam por amo jam la mond' maturas:
La hom', ĉi povra besto de l' Kutimo,

En murdon kaj pereon blinde kuras.
La Tempo sur la proskripciajn listojn
Jam metis nin, la malam-morfinistojn.