NATURO

Serenado

Trilon de grilo
Sur kampo, en mallumo
De somernokto,
Akordoj akompanas
De fajna fojnparfumo.

La senhonta rozo

La rozburĝono
Petalon post petalo
Malfermas nokte.
Jam nudas. Ve, se venos
Maten', estos skandalo!

Revo

La vagabondo
En la vesper' serena
Verŝiĝi lasas
L' arĝenton de la luno
Al sia poŝ' malplena.

Aŭgusta nokto

La steloj pluvas
Kaj pluvas kun persisto.
Pro l' stela pluvo
El mia kor' ekĝermas
La fru-aŭtuna tristo.

Gruoj

En triangulo
La gruoj grege iras.
Liter' giganta!
Mi volus VO prononci,
Sed VE mi elsuspiras.

Prujno

Kia teruro
Fantomis tra l' arbaro,
Ke pro l' hororo
Al ĝi dum unu nokto
Griziĝis ĉiu haro?

La semoj

La semoj vivas!
Do ne afliktu vin tro
La frosto murda.
Jes, sed ĉu ili vivos
Ĝis fino de la vintro?

Viktimo

Printempo milda
Donacas flor-aromon,
Brilon kaj gajon,
Tamen, kruele murdas
La povran neĝohomon.

Konvalo

Ho, se l' oreloj
Pli akrus en ĉi gaja
Maten', kaj aŭdus
La etajn sonorilojn.
De la konvalo maja!

Lilio

Lilio logas,
Kiel virgin' naiva,
En ĉasta blanko,
Sed gardu vin, vi svenos
Pro ĝia spir' lasciva!

Vento

La vento vokas
Por vag' de vagabondo.
Ho, bone estus
Kuniri, kune fajfi
Tra l' mondo, kaj pri l' mondo!