PROTESTO

Mi estas tiel laca, kiel la mont' maljuna,
Kiun jam tedas teni la herbon kaj la humon,
Kaj kiu ĉi fatrasojn forŝutas kaj la lumon
De l' suno nude sorbas per sia roko bruna.

Mi estas tiel laca, kiel la arb' maljuna,
Kiun jam tedas teni folian verdon; neston,
Kaj kiu de l' folioj forŝutas lastan reston,
Kaj al ĉiel' sin streĉas kun la branĉaro bruna.

Mi estas tiel laca plu servi, flori, frukti,
Mi volus sorbi sunon, kun grandaj ventoj lukti,
Kiel la nuda monto kaj senfolia arbo.

Libere de utilaj kaj oportunaj sentoj,
Interparoli sole kun tiuj grandaj ventoj,
Potence kaj fantome — sentempa eolharpo...