Leo Belmont — liuto sprita, Vibranta per «Ritmoj kaj Rimoj», Sonanta el la malproksimoj De temp' heroa, preskaŭ mita, Sur kordo brile agordita Por ŝercaj basoj, perlaj primoj; Leo Belmont — liuto sprita, Vibranta per «Ritmoj kaj Rimoj». Ne veterano emerita, Kun cerbo, kiun kovras ŝimoj: Fandigas en li la aĝ-limoj: Maljun' spertriĉa, juno spita! Leo Belmont — liuto sprita... 1937 |