IV.

Sopiro, paŝu piedpinte,
Vin tenu en trankvil'
Sovaĝe nun ne bruu tinte
Per kiso-sonoril'.

En ĉambron ombran glitu pie,
Silente, sen agit'
Ja mia kara kuŝas tie
Malsane en la lit'.

Kun vangoj brulaj febroflame,
En lace velka poz'
Ŝi kuŝas, saĝu do, sed tamen
Sen trista serioz'!

Nun estu dolĉa mild', karesa,
Silkmane mola am',
Brakuma vigla zorg' senĉesa,
Konsolo kaj balzam'.

Nu, tio estas, bub' senbrida,
Ja ne laŭ via gust',
Ne timu tamen, estu fida!
Atendu en la brust'!

Ne longe daŭros tiu plago,
Defalos via ĉen',
Kaj ŝi en sankta sava tago
Leviĝos de l' kusen',

Refloros, kiel rozburĝono
En la printempa sun':
Mi tiam diros: Hej, fripono,
Nu do, frenezu nun!