VII.

Subita frosto venis,
Kaj ĉiuj floroj svenis.
Ekstera frost', interna frosto,
Ho malproksima Pentekosto:
Sur kalva branĉo muta birdo tremas,
La sibla vento moke rekviemas.

Frostinte falis beroj
Helverdaj de l' esperoj.
Ekstera frost', interna frosto,
Neniam estos Pentekosto!
Jen, ĉie de la velk' la flava stigmo,
Ho ve, nenio restis krom rezigno!

Kaj tamen, mia kara,
Vi, mia Lamo klara,
Glacian nordon de la ventoj
Spitu la sud' de niaj sentoj:
Ni fuĝu de ĉi frosta panoramo
Sub la sirokon dolĉan de la amo!