VIII.

Sur freŝa, rosa, florodora,
Aster-stelita, birdsonora,
Sunluma montdeklivo
Mi volus ludi gajan gamon
De viv': ebrion, sonĝon, amon,
Kun vi, mia Soifo.

Sur virga tero, kie trudo
De turpo kaj malpur' kaj krudo
Neniam nin retrovus,
Kiel per leontoda lano
Spirblove ludas la infano,
La zorgojn ni disblovus.

Ve, fore tiu kamp' serena
De sorĉa sonĝvolupt' edena,
Trankvila amo-kulto,
Ni staras kune sendefende,
Kiel sub hajlo, triste, plende,
En aĉa vivtumulto.

Serpento de malico rampas,
Kaj dornoj de malhelpo stampas
Per vundoj nian bruston,
Kaptilajn fosojn ni trakrucas,
Nin kalumnia kot' alŝprucas,
Ni vidas nur maljuston.

Ho venu! Inter la serpentoj,
Kavoj kaj dornoj kaj sarmentoj
Ni paŝas plu, ni paŝas:
La manojn helpe ni kunplektas,
La koroj lumas kaj direktas,
Nin hajlo vane draŝas,

Malico, stulto, embaraso,
Jes ja, eĉ plena mondfrakaso
Direkton jam ne ŝanĝos,
Nenio niajn paŝojn baras,
Kaj se kaĉmonto kontraŭstaras,
Ni, kara, ĝin tramanĝos!

Ŝiriĝas la nebulvualo
Kaj apertiĝas Edenvalo
Sunluma, freŝa, flata,
Eterne ludos gajan gamon
De viv': ebrion, sonĝon, amon,
Mi kun vi, ho Amata:

Ĉar, se mi voje vin brakumas,
Jam tiu valo al ni lumas,
Jes, tiu kaj la samo:
Ĉar por perfekta dolorĉeso
Estas du fontoj de forgeso,
La Morto kaj la Amo!