SUR LA MONTO NEBO

La gren' inundas. Riĉon vome ĵetas
Maŝinoj. Fluas kun miel' kaj mosto
La akvoj. Flugas por la Pentekosto
Elektraj langoj. Paradizo pretas.

Scienco pompas. Brila art' raketas.
Kaj tamen grincas nur malsat' kaj frosto.
Ho kruda Fato, tranĉa ĝis la osto:
La tempoj grandas kaj la homoj etas.

Nur kelkajn ĝustajn paŝojn, kaj la vojo
Trakurus kampojn de eterna ĝojo,
Sed ĉie blinda kaj malica strebo.

Atendus prete nin la Kanaano,
Sed ni, en lupa lukto por la pano,
Mizere mortas sur la monto Nebo.