TAMEN...Tamen, la Tempo marŝas sur ferplandojSur certa vojo al la celo klara. Kadavroj, bruloj kaj homsango mara Al ĝi la marŝon markas sur vojrandoj, Sed en konfuzo de l' Ĥaos' homara, Inter perpleksaj, senkomprenaj bandoj, La Tempo venke marŝas tra la landoj Al certa cel' per paŝo senerara! Kaj vane homaj gregoj ekscititaj La celon kovras per nebuloj mitaj, Sin oferante blinde al Fantomo, La Temp' ne cedas, volas plenumiĝon: La Mond' graveda naskos homfeliĉon, La Homo venkos spite al la Homo! |