UEA JUBILEAS
1908 -1933

UEA! Ĝin la entuziasmo nobla
Do arda juna koro iam naskis;
Ĝin vartis poste kun fervor' milobla;
Por ĝin kreskigi ĉiujn fortojn faskis;
Ĝin savis, kiam la hom-menso sobra
En la terura mondo-brul' fiaskis;
Ĝi batis ĝis la morto por ĉi verko
Kaj ame ŝirmis ĝin eĉ el trans ĉerko.

Ho Hektor Hodler: koro ideala
Kaj mens' praktika, estu al vi gloro!
L' okuloj ardis el vizaĝo pala,
La korp' malsana brulis de fervoro
Kaj ĝi forbrulis frue. Sed la ŝtala
Volforto ja persistis en laboro
Ĝis lasta hor' kun senkompara vervo,
Por ke la Lingvo iĝu il' de servo:

La nobla il' de servo reciproka,
Kvazaŭ la baza ĝermo de l' Ideo,
Kiu la mondon savos el sufoka
Malbeno de malamo kaj pereo.
Majest-naiva cel'! Trans kruto roka
Ĝi logas kiel nekaptebla feo.
Sed tamen! Estas la plej sankta febro
De l' homa koro: strebi por Neeblo.

Ho ve! Neniam la esper' pli ĉesis
Pri ĝia kapto, ol en niaj tagoj.
Pli kaj pli svenas, kio jam promesis
Por la homaro savon el la plagoj.
Pri l' veraj celoj nia mond' forgesis
Kaŝinte ilin sub la drap' de flagoj,
Preparas sin dum tinto de armilo
Por trista reciproka malutilo.

Ĉu estos halto sur ĉi vojo glita,
Aŭ sekvos falo, la terura falo?
Ĉu ree la homaro ekscitita
Sin donos en la manojn de Fatalo
Ne plu regebla? Ĉu nur post malsprita,
Sensenca kaj senŝanca fratbatalo
Saĝiĝos kaj ekhontos la homgento
Kaj sin priploros kun amara pento?

Kaj, ĉu UEA, eta vel' sur maro,
Utilas en Ĉi tempo kataklisma,
Aŭ ni perei lasu ĝin sen faro,
Kun ŝultrolev' facila, nihilisma?
ĉu, se altaro falas post altaro,
Ĝi, ankaŭ, falu al profund' abisma?
En uragano, kie krozas mevoj,
Kion ja serĉus la boat' de revoj?

Ne, fratoj, ne! Ni gardu la heredon
De tiu arda, nobla kor' fidele!
Ni donu al ĝi helpon, forton, kredon,
Ni ŝirmu ĝin persiste, senŝancele
Ni ĝin ellevu super la obsedon,
Kiu la mondon premas nun kruele:
Ĝi ostu, en konfuzo kaj malordo,

Simbolo netuŝita de l' Konkordo!
Simbol' de l' ĉiuhoma societo
Ne disŝirita rase, gente, sekte,
Sed kunvivante bene, en kvieto,
Kaj sin servanta helpe kaj protekte!
Ho ne ŝiriĝu tiu paca reto,
Per kiu ĝi la mondon ligas plekte!
En la diluv' minaca de la tero,
Ĝi estu la insulo de l' Espero!

1933