VESPERO EN LA PARKO

Senmovas arboj en la parko,
Sur la ĉiel' la kurba barko
De l' Nokt', la Luno flosas.
Oblikve tra la branĉtegmento
Vidiĝas en la okcidento
La sun-kisita firmamento,
Kiu nun pale rozas.

Transmonda estas la trankvilo.
Jen silentiĝis eĉ la trilo
De l' bruaj birdkantistoj.
Lulzume nur skaraboj krozas,
La arbobranĉoj dorme pozas,
La parko pace ekripozas
Post la someraj distroj.

Sed la odoroj estas viglaj!
Sin trudas timianoj tiklaj,
Rezedoj, mentoj, malvoj,
Freŝa odor' de l' rosa humo.
Kaj tra ĉi odorfrenezumo
Triumfe pafas rozparfumo
Per ĉiovenkaj salvoj.

Mi sur la mola herbo kuŝas
Kaj mian varman vangon tuŝas
Rosa herbet' petola.
Kun tiu malhelblua arko
De l' firmament', kun la Lun-barko,
Kun parfumsonĝoj de la parko,
Mi estas sola, sola.

La Nokto venas brunkolore,
La Nokto nigras jam. Sed fore
La Urb' matenkrepuskas.
La Urb' albrilas por averto:
Necesas tie lukti lerto;
En grotoj de ĉi ŝtondezerto
La hom' je hom' embuskas.

Necesas tie lukti, skermi,
Aŭ ekstermiĝi aŭ ekstermi
Kun turmentata cerbo:
Necesas en tumulto puŝi,
La donacitan vivon fuŝi...
Beate estas kuŝi, kuŝi
Sur herbo aŭ sub herbo.