ZAMENHOFA BALADO

Kiam li antaŭ kvindek jaroj
L' Unuan Libron ekkaresis,
Kaj inter liaj okulharoj
Grandguta ĝojo-larmo mezis,
La Verk' por kiu li elspezis
Junaĝajn ĝojojn, staris brile —
Ekkanti al li tre necesis:
«Ho kor', ne batu maltrankvile!»

Kaj kiam, malgraŭ ĉiuj baroj,
L' afero, kreskis kaj progresis,
Kaj la entuziasmaj aroj
Adeptaj en Bulonj' kongresis —
Mirakla sento lin impresis
Kaj krii volis li jubile
(Sed gorĝsufoko ne permesis):
«Ho kor', ne batu maltrankvile!»

Kaj en la tempo de l' amaroj,
Kiam la mondo murd-ekscesis,
El homa sango kreskis maroj,
Kaj jam esperoj ĉiuj ĉesis —
Al koro, kiu tiel pezis
En brust' spiranta malfacile,
La lastan peton li adresis:
«Ho kor', ne batu maltrankvile!»

Majstro! La mondo refrenezis,
Kaj nun alvokas ni simile,
Ĉar nin kruelaj vundoj lezis:
«Ho kor', ne batu maltrankvile!»

1937