Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Hundgrato

Ene kaj ekstere trista ĉardo estas
tiu ĉard' Hundgrato,
al vojanto pia tie nek soifo
ĉesas, nek malsato,
ĉar li ne ricevas manĝi, kaj se l' vinon
li nur vidas, vee
li malbenas Noan, kial ankaŭ viton
gardis li arkee.

Tra l' malgranda ĉambro, longa kaj mallarĝa
tablo sin etendas,
kiun jam apenaŭ la piedoj feblaj
kontraŭ fal' defendas.
Kiel longa tiu tablo, tiel longa
estas benko bruna,
kies mezo kurbas ne pro multaj sidoj,
sed pro l' aĝ' maljuna.

Flanke lito. Certe, ke ĝi longe jam ne
estis primetita;
en ĝi la kuŝiĝo por neniu homo
estus apetita.
Kapo de kameno pufa unuŝultren
kliniĝinte pendas;
kiel faltoj, ĝian oldan honorindan
frunton breĉoj fendas.

La moroza olda mastro per parolo
ne kutimas tedi,
buŝon li posedas nur, por ke li havu
per kio oscedi.
Tia la kranisto, Damiano olda.
Kaj edzino lia?
Nu, ŝi estis certe ĉarma junedzino
en epok' alia.

Sed la tempo tiun povran bonulinon
traktis tre sovaĝe,
kvankam ŝi kvindekan — kvindek-kvinan jaron
ne superas aĝe.
Kiel kolza garbo estas ŝiaj haroj
kun la falvaj hirtoj,
kaj vizaĝo ŝia ŝajnas tuj-apude
timigil' de birdoj.

Same tre malofte kaj nur por sakrado
buŝon ŝi malfermas,
ke la "komitato" la banditojn bravajn
plene jam ekstermas.
Dum ilia tempo estis en florado,
se ne flue, gute
venis la enspezoj, — nun pro mank' ilia
ĉesis preskaŭ tute.

Tiel do interne turnas sin la mondo
en la trista ĉardo,
kaj ekstere same ne tre trovas ion
gajan la rigardo.
Ĉardfenestro estas unu nur, kaj havas
vitron nur duone,
elŝirita paĝ' de olda kalendaro
ĝin ornamas krome.

Mi bubeto estis longĉemiza, kiam
tiu pluvo strekis,
kiu la kalkaĵon disde du trionoj
de la mur' forlekis.
Kiom el ĝi restis tie ĉi kaj tie,
tio tute flavas,
kaj sur si figurojn kuriozajn, fulge
surskrapintajn havas.

Barel-ring' sur stango estas ĝia ŝildo;
se kun ĝi kverelas
la ventet', ĝi kiel homo pendumita
triste sin ŝancelas.
Dombestaron de la mastro reprezentas
sole hund' blankvila;
ĝi tuttage dormas ĉe la doma flank', nek
noca, nek utila.

Kaj kia la ĉardo, tia sama estas
ĝia regiono:
nur kumuloj sablaj ondas en senlima
vast' kaj monotono.
En la nuda sablo kelkaj sambukujoj
vegetadas pene,
kiuj en somero siajn nigrajn fruktojn.
portas malserene.

Al ĉi loko morti la sonoril-sono
venas de l' vilaĝo,
vojerara birdo disrigardas, kaj tuj
fuĝas de l' pejzaĝo,
eĉ la sun' ne lumas kiel aliloke:
palas ĝia ardo,
kvazaŭ kompateme ĝi rigardus al la
povra, povra ĉardo.

Centkelk paŝojn for de l' ĉardo, sur la kalva
supro de kumulo,
de neniu homo vizitate, staras
olda ŝtonsanktulo.
Jen, ĉifon-tornistron iu surpendigis
al ĝi, kvazaŭ dire:
Iru jam kun Dio, kial vi ĉi tie
staras senutile?