Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Hungarlando

Nu, vi ja ne naskiĝis kuiristo,
patrujo mia, dolĉa Hungarlando,
vi forbruligas parte la rostaĵon,
kaj lasas kruda ĉe alia rando.

Dum unuflanke sufokiĝas viaj
loĝantoj gajaj pro la troabundo,
jen, aliflanke multaj viaj filoj
pro malsatmorto venas al tombfundo.