Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Italio

Finfine ilin tedis rampi tere,
ili leviĝis stari sur kalkano!
Anstataŭ ĉenoj, nun la glavoj tintas,
el la suspiroj iĝis uragano!
Post la oranĝoj palaj, nun sangrozoj
ruĝas sur arboj de l' itala ter'.
Soldatoj gloraj, sanktaj por vi luktas,
ho helpu ilin, dio de l' Liber'!

Nu, tromemfidaj potencul-tiranoj,
kien el via vang' la sango kuris?
Tiel fantome blankas la vizaĝoj,
ke ŝajne vin fantomo ekteruris.
Jes ja, fantomo: la spirit' de Brutus
animon vian hantas per aper'.
Soldatoj gloraj, sanktaj por vi luktas,
ho helpu ilin, dio de l' Liber'!

Ja dormis Brutus, sed li jam vekiĝis,
entuziasmige iras tra l' tendaro,
dirante: "Jen la ter', de kie fuĝis
Tarkvin', sur kiun falis mem Cezaro.
Ĉu, se l' giganto antaŭ vi kliniĝis,
al nanoj vi kliniĝus sen esper'?"
Soldatoj gloraj, sanktaj por vi luktas,
ho helpu ilin, dio de l' Liber'!

Ho venas tiu bela granda tago,
al kiu flugas nun esperoj miaj,
kiel aŭtune flugas migrobirdoj
longvice al ĉieloj pli radiaj.
Pereos la tiranoj, ree flora
fariĝos la surfaco de la ter'!
Soldatoj gloraj, sanktaj por vi luktas,
ho helpu ilin, dio de l' Liber'!