Aŭtoro: Sándor Petõfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Johano la Brava

I, II., III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX, XX,
XXI, XXII, XXIII, XXIV, XXV, XXVI, XXVII.

I.

Ard-radie brilas la vizaĝo suna
De l' ĉiela supro al ŝafisto juna.
Estas superflue, ke ĝi tiel ardas,
La ŝafist' sen tio tro varmege fartas.

Ama fajro brulas en la juna sino,
Dum li paŝtas gregon ĉe la vilaĝ-fino.
Dum la greg' paŝtiĝas tie, freŝherbare,
Li sur sia pelto kuŝas nenifare.

Ĉirkaŭ li odoron flora mar' elspiras,
Sed atenton lian floroj ne altiras.
En ŝtonĵet-proksimo rivereto fluas,
La rigardon miran tien ĝi algluas.

Sed ne de l' rivero al la brilo onda,
Sed en la rivero al knabino blonda,
De l' knabino blonda al la svelta korpo,
Al harplektoj longaj, ronda brusto-volbo.

Ĝis genu' refalde ŝi la jupon havas,
Ĉar en la rivero ŝi tolaĵon lavas.
Blankas super akvo genueto bela,
Jen por nia Janĉi la plezur' ĉiela.

Ĉar sur la herbejo ŝafgardisto nia
Janĉi Kukorica estas, ne alia.
Kaj ŝi, kiu lavas tolon en rivero,
Estas Ilnjo, lia perla kor-juvelo.

"Perla kor-juvelo, Ilnjo, mia ĉio!"
Janĉi Kukorica diras kun pasio.
"Alrigardu do min, en la tuta mondo
Ja vi estas mia sola ĝojo-fonto.

El prunel-okuloj ĵetu al mi lumon,
Venu el la akvo, venu en brakumon,
Venu al la bordo, nur momenton fuĝan!
Mi l' animon kisos sur la lipon ruĝan."

"Sciu, kara Janĉi, mi elirus ĝoje,
Se ne tiel urĝus la labor' ĉi-foje.
Mi rapidas, male spertos mi insulton,
Stifinfan' mi estas, tio diras multon."

Tiel blonda Ilnjo finis la parolon,
Kaj ŝi vigla-mane lavis plu la tolon.
Sed nun la ŝafisto levis sin, kaj iris
Al ŝi pli proksimen, kaj alloge diris:

"Venu, ho kolombo, turto mia eta,
Pri l' brakum' kaj kisoj tuj mi estos preta.
En proksim' ne estas via panjo stifa,
Ho ne lasu do min morti kis-soifa."

Li ŝin el la akvo logis dolĉ-parole,
Kaj ŝin ambaŭbrake ĉirkaŭprenis mole,
Kisis ŝian buŝon nek du-, nek cent-foje,
Nur la bona Dio scias, kiomfoje.


II.

Sed la temp' rapidis dume. La vespero
Jam purpuris sur la ondoj de l' rivero.
Stifpatrinon hejme furiozo skuas.
Kie la knabino? Kie ŝi malfruas?

Tian penson havis la patrin' malica,
Kaj post pens' la vorto estis jam laŭvica,
Kaj ĝi ne tre gaje sonis, tio klaras.
"Vidu mi, ve al ŝi, se ŝi nenifaras."

Ve nun al vi, Ilnjo, eta orf-animo,
Sorĉistin' furia jen jam en proksimo!
Vasta ŝia pulmo, larĝa ŝia buŝo...
El amsonĝ' vin vekas krioj kiel puŝo:

,,He, malĉasta ino, he, estaĵ' senhonta,
Tion vi kuraĝas por indigno monda!
Vi la karan tempon ŝtelas sur la bordo
Per amaĉ' malpia? Ho, vin portu for do..."

,,Sed nun jam sufiĉe, panjo, ke vi bruas,
Fermu vian buŝon, aŭ mi mem ĝin gluas,
Tiel vi ofendu Ilnjon eĉ per tuŝo:
Viaj restaj dentoj falos el la buŝo!"

Tiel ekdefendis de l' insult' sovaĝa
L' amatinon treman la ŝafist' kuraĝa.
Poste, dum l' okuloj en kolero dronis,
Al ĉi dir' minace jenon li aldonis:

,,Se ne volas vi, ke via dom' ekbrulu,
Tiun orfulinon povran ne torturu!
Ŝi ja sin lacigas, peze peni devas,
Kaj, krom seka pano, kion ŝi ricevas?

Kaj nun iru, Ilnjo, langon vi ja havas,
Por al mi elplendi, se insult' vin trafas,
Kaj pri l' propraj agoj zorgu nur, panjaĉo,
Ĉu vi virtmodelo estis dum junaĝo?"

Janĉi Kukorica nun la pelton levis,
Iris, ĉar la gregon li kolekti devis.
Ho sed kiel granda estis la ektimo:
Nur apenaŭ kelkaj vagis en proksimo.

III.

Jam la suno tuŝis la terrandan zonon,
Ĝis de l' greg' retrovis Janĉi la duonon.
La duon' alia mankis de l' ŝaf-trupo.
Kiu ĝin forrabis? Ĉu ŝtelist' aŭ lupo?

Kie ajn ĝi estas, ĝi ja estas fore.
Serĉi kaj malĝoji — same senvalore.
Kion do nun fari? Fine li decidis,
La ŝafar-restaĵon al la hejmo gvidis.

"Havos nun vi, Janĉi, havos vi ne benon!"
Dum paŝad' malgaja li pensadis jenon.
"Eksplodemas mia mastro ja sen tio,
Kaj eĉ nun... sed estu laŭ la vol' de Dio".

Tion ĉi li pensis, li pli eĉ ne povis,
Ĉar li kun la grego jam ĉe l' kort' sin trovis.
La grumblema mastro antaŭ l' pordo staris,
Ŝafojn nombri, kiel li kutime faris.

"Lasu la nombradon, mastro mia bona,
Kial nei, mankas pli ol part' duona.
Pente mi bedaŭras, sed jam kiel ŝanĝi!"
Tiel alparolis sian mastron Janĉi.

Kaj la mastro diris al li murmurvorte,
Dum li la lipharojn kaptis, tordis forte:
,,Bub', ne stultu! Mi la ŝercon ne toleras!
Ne incitu min, se pacon vi preferas."

Montris sin: ne ŝerco estas la afero.
Preskaŭ l' mastro perdis menson pro l' kolero.
Kvazaŭ rabiante en furioza fajro,
Kriis: "He, forkegon, piki tra l' kanajlo!

Vidu la ŝteliston, la pendigindulon!
Korva bek' elpiku al li la okulon!
Ĉu por nutr', eduko tion mi meritu?
Ekzekutan ŝnuron nepre ne evitu!

Mi plu vin ne vidu! For de mia korto!"
Tiel el la mastro ŝprucis vort' post vorto.
Kaj jam dikan vekton kaptis li rapide,
Kaj post Janĉi kuris kun ĝi venĝ-avide.

Janĉi Kukorica antaŭ l' mastro kuris,
Sed ne tial, ĉar lin eble tim' teruris.
Kontraŭ dudek viroj je la fort' li fidis,
Kvankam dudek vintrojn ĝis nun li ne vidis.

Kuris, ĉar li sentis kaj rekonis ĝuste,
Ke nun lia mastro koleriĝis juste.
Kaj, se lukt' okazus, ĉu li batu homon,
Kiu patre prenis lin en sian domon?

Kuris li, ĝis perdis lia mastro spiron,
Poste iris, haltis, kaj reprenis iron,
Dekstren kaj maldekstren. Kien do li volas?
Li ne scias. Kapo en konfuzo bolas.

IV.

Kiam ĉiuj ondoj iĝis jam speguloj,
Kie sin rigardis brilaj stel-okuloj,
Sub ĝarden' de Ilnjo Janĉi sin retrovis.
Kiel li alvenis, scii mem ne povis.

Haltis li, kaj prenis sian ŝalmon karan,
Kaj ekludis sian kanton plej amaran.
La rosgutoj sur la arboj kaj herbejoj
Eble estis larmoj de l' kompataj steloj.

Ilnjo jam ekdormis. La kuŝej' surtera
Estis en vestiblo, laŭ kutim' somera.
Kiam ŝi ekaŭdis la konatan kanton,
Ŝi leviĝis, kuris vidi la amanton.

Sed la vid' de Janĉi ŝin ne tre konsolis,
Plie ektimigis. Jene ŝi parolis:
"Kial vi, karulo, palas kiel luno
Malkreskanta en la nokto de aŭtuno?"

"Ho trezor', jen kial palas mi malĝoje:
Viajn dolĉajn vangojn vidas mi lastfoje."
"Janĉi, min timigis via vid' sen tio,
Ĉesu tiajn diri, je la am' de Dio!"

"Laste mi vin vidas, ho printemp' de l' koro,
Laste al vi plendis mia ŝalm-sonoro,
Laste mi vin kisas, ĉirkaŭprenas ame.
Ve, mi vin forlasas, iras por-ĉiame."

Kaj nun la povrulo ĉion interpretis,
Al la brust' de l' plora knabinet' sin ĵetis,
Ŝin brakumis, dume turnis for l' okulojn:
La knabin' ne vidu liajn larmorulojn.

"Do nun, bela Ilnjo, mia dolĉa floro,
Jam adiaŭ, gardu min en la memoro,
Se vi vidos frondon, per la vent' peliĝan,
Pensu la amanton, migran, malfeliĉan."

"Do nun, kara Janĉi, iru, se necese,
Mia bona Dio gardu vin senĉese,
Se vi vidos floron, sur vojmez' paliĝan,
Pensu l' amatinon, velkan, malfeliĉan."

Kaj disiĝis ili: branĉo kaj folio,
Ambaŭ korojn kovris vintro per glacio.
Al ŝi densaj larmoj sur la vang' ruliĝis,
Per maniko vasta Janĉi ilin viŝis.

Li ekiris, iris nur sen voj-elekto,
Estis ja egale, kien la direkto...
Lin paŝtistaj buboj fajfe preterflankis,
La bovaro tintis, — li eĉ ne rimarkis.

La vilaĝ' postrestis en la malproksimo,
La paŝtfajroj flagraj dronis trans vidlimo,
Kiam li returnis laste la okulon,
Li — fantomon nigran — vidis nur la turon.

Se apud li estus iu sur la vojo,
Li ekaŭdus pezan ĝemon de malĝojo.
La aeron tranĉis gruoj, sed tre alte,
Ĝin nek ili aŭdis, flugis plu senhalte.

Iras li, pluiras tra l' silent' noktmeza,
Nur surŝultre zumas lia pelto peza,
Kredis li, ke l' pelto pezas sur la kolo,
Kvankam pez' plej granda estis lia koro.

V.

Jam la sun' leviĝis, for la lunon sendis,
Ĉirkaŭ li la stepo mare sin etendis.
De la sunleviĝo ĝis sunmalapero
Sternis sin senlima, ebenega tero.

Arbojn, arbetaĵojn, florojn li ne vidis,
Brila roso sole sur herbetoj ridis.
Per radi' unua de la lum' de tago
Flanke ekruĝetis junk-bordera lago.

Sur la lago-rando, meze de junkejo
Manĝon por si serĉis longa-kola ardeo.
Meze de la lago fiŝist-birdoj, kroze,
Kun flugiloj longaj, ĉasis senripoze.

Janĉi iris, iris, kun la propra ombro,
De mallumaj pensoj kun la granda nombro.
Jam la tuta stepo per sunbril' sin vestis,
Sed en lia koro nokt' de noktoj restis.

Nun la sun' atingis al plej supra grado,
Kaj komencis Janĉi pensi pri manĝado.
Manĝon nur hieraŭ en ĉi temp' li prenis,
Lin la lacaj kruroj jam apenaŭ trenis.

Li sidiĝis, serĉis en tornistro ion,
Trovis lardon, panon, kaj li manĝis ĉiom.
Lin rigardis blua firmament' kaj brula
Suno, kaj miraĝo: feo bril-okula.

Al li bone gustis ĉi manĝeto taga,
Li soife iris al la bordo laga,
Ĉapel-randon trempis, el ĝi longe trinkis,
La soifon brulan tiel li estingis.

Foren de la bordo iri li ne emis,
Ĉar palpebrojn liajn jam la dormo premis,
Li fosaĵon talpan uzis por kuseno,
Refreŝigi fortojn svenajn de la peno.

Lin la sonĝ' alportis, de kie li venis,
Li en siaj brakoj sian Ilnjon tenis,
Kaj sin al ŝi klinis, kisi jam intenca,
Jen forpelis sonĝon tondra son' potenca.

Li rigardis larĝe-longe de l' kamparo...
Granda fulmotondro estis en preparo.
Venis la tempesto kun subit' egala,
Kiel al li venis la dolor' fatala.

En mallum' sin vestis jam la tuta mondo,
Falis fulmoj, tondris la ĉiela rondo.
La nub-defluiloj fine sin malfermis,
Kaj sur sin la lago densan ŝaŭmon sternis.

Janĉi sin apogis je l' bastono granda,
Li deturnis flankojn de l' ĉapel' vastranda,
La longharan pelton prenis kun transturno,
Tiel fiksrigardis al tempesta sturmo.

La tempest' subite venis, furiozis,
Sed kun la subito sama ekripozis,
La nubar' ekflugis per facila vento,
Ĉielark' ekbrilis tra la oriento.

Nun la pelton Janĉi senakvigis skue,
Post desku' de l' akvo li ekiris plue.
Por ripoz' la suno jam en liton venis,
Lin eĉ tiam plue la piedoj trenis.

Lin piedoj trenis en arbaran mezon,
De l' arbaro densa en obskuran mezon.
Korva grak' salutis tie la migrulon,
Ĝi de bestkadavro manĝis la okulon.

Nek arbar', nek korvo lin ja embarasis,
Janĉi Kukorica sian vojon pasis.
Meze de l' arbaro, al la voj' malluma,
Sendis sian brilon flava lumo luna.

VI.

Jam la marŝ' de l' tempo al noktmez' proksimis,
Kiam antaŭ Janĉi eta lum' ekglimis.
Li, irinte al ĝi, vidis, ke malklara
Fenestret' ĝi estas en la fund' arbara.

Janĉi jene pensis post la ekrigardo:
"Tre verŝajne brulas tiu lum' en ĉardo.
Certe tiel estas. Ho, mi dankas Dion.
Mi eniros, nokte mi ripozos iom."

Sed eraris Janĉi: ĝi ne ĉardo estis,
Sed dekdu rabistoj en la domo nestis.
Kaj la domo staris tute ne malplene,
La dekdu rabistoj ĉiom estis ene.

Nokt', rabband', pistoloj, hakaj-pikaj feroj,
— Ni pripensu bone — ja ne ŝerc-aferoj.
Sed la brust' de Janĉi firman koron kaŝis,
Jen, li grandkuraĝe inter ilin paŝis.

"Donu Di' vesperon bonan kaj feliĉan",
Li al ili diris ĉi saluton riĉan.
Tuj armilon kaptis ĉiu rabbandano,
Kaj lin ĉirkaŭfermis. Kriis kapitano:

"He, kiu vi estas, malfeliĉa homo,
Trapaŝinta sojlon de ĉi tiu domo?
Ĉu vi havas panjon kaj edzinon? Sciu,
Ke vin plu revidos el ili neniu!"

En Janĉi ne batis pli rapide koro,
Nek pli pala iĝis lia vang-koloro.
Al la kapitana dir' minac-esprima
Jene li respondis per parol' sentima:

,,Kiu amas ion en la vivo vanta,
Tiu saĝe faras ja, vin evitanta.
Sed al vi, ĉar vivi min jam nur ĉagrenas,
Kiuj ajn vi estas, mi kuraĝe venas.

Do, se al vi plaĉas, lasu al mi pacon,
Lasu min ĉi-nokte elripozi lacon,
Kaj se ne, mortigu do min, mi atendas,
Mian aĉan vivon ja mi ne defendas."

En trankvil' atendis Janĉi la respondon.
Granda miro kaptis la rabistan rondon.
Kaj la kapitano nun al Janĉi paŝas:
,,Frat', mi diros ion, kio kernon kaŝas.

Hej bravul' diabla, — jen kunul' tre inda,
Dio mem ja estis vin por ni kreinta!
Vivon vi malŝatas, morton vi ne tremas:
Vin ja ni bezonas, kun vi ni manpremas!

Ŝtelo, rabo, murdo — por ni ŝerco nura!
Kaj premion riĉan donas ŝerc' bravula:
Jen barel' da oro, jen arĝenta peco.
Nu, ĉu al vi plaĉas la kamaradeco?"

Tra la kap' de Janĉi strangaj pensoj ondis,
Sed kun bonhumoro ŝajna li respondis:
"Via do mi estas! Jen la man' kuraĝa!
Ho, plej bela horo de ĉi vivo aĉa!"

Diris nun la ĉefo: "Ke pli bela estu,
Homoj, trinkfestene ni la pakton festu!
Vin' el pastraj keloj estas ja abunda,
Ni rigardu fundon de l' kalik' profunda!"

Kaj sur la profunda fundo de l' kaliko
Por iliaj mensoj estis enterigo.
Sola nia Janĉi tenis sin modere,
Malgraŭ la instigoj trinkis nur glutere.

Sur rabist-palpebrojn vino dormon sendis.
Jen la temp' por Janĉi, tion li atendis.
Defalinte kuŝis jam la band' ebria,
Kiam li komencis per parolo tia:

"Bonan nokton! Vekos vin plu jam nenio,
Krom la trumpetsono ĉe la juĝ' de Dio.
Vi estingis ege multajn viv-kandelojn,
Sendos mi eternajn al vi nokt-malhelojn.

Nun al trezorejo! La tornistron, plene
Al vi, kara Ilnjo, portos mi revene.
Vin la stifpatrino sklave plu ne ligos,
Dio rnem deziras: mi vin edzinigos.

Meze de l' vilaĝo mi la domon faros,
Vi, edzino ĉarma, tie kun mi paros.
Kaj ni vivos tie en feliĉa amo,
Kiel en Edeno Eva kun Adamo.

Dio kaj Kreinto! Kiel mi parolas!
Monon malbenitan mi forporti volas?
Eble sang' makulas ties ĉiun pecon.
Per trezoro tia havu mi riĉecon?

Ĝin mi eĉ ne tuŝas, for, for la intenco!
Ja ne difektiĝis mia konscienco.
Kara Ilnjo, portu ŝarĝon plu en solo,
Vin konfidu, povra, al la Dia volo."

Nun, post kiam Janĉi ĉion ĉi eldiris,
Kun kandel' brulanta el la dom' li iris,
Kaj ĝin ekbruligis ĉe la kvar anguloj.
Ĝin rapide mordis la koleraj bruloj.

La tegmento brulis jam en ĉiuj flankoj,
Al ĉiel' svingiĝis ruĝaj flamo-langoj.
La ĉielon puran nigra fum' vualis,
Kaj de l' plena luno la vizaĝ' ekpalis.

Pro la nekutima lum' de l' dombruligo
Timigite flugis la vespert' kaj strigo,
La susur' rapida de flugad' ilia
Rompis la trankvilon de la tend' folia.

La unuan brilon suno eklumanta
Ĵetis sur ruinojn de la dom' fumanta.
Kiam tra l' fenestraj truoj ĝi englitis,
Ĝi skeletojn fulgajn de l' rabistoj vidis.

VII.

Janĉi jam tre fore vagis tra la lando,
Li plu eĉ ne pensis pri la hejm' de l' bando.
Jen okulojn liajn foje brilo trafis,
Suno la radiojn sur armilojn pafis.

Ho, soldatoj venis, bela trup' husara,
Sur armil' ilia dancis brilo klara;
La ĉevaloj ternis, per la hufoj bruis,
Belhararajn kapojn fierege skuis.

Dum al Janĉi ili pli proksimen venis,
Pene li la koron en la brust' retenis,
Pensis: "Hej, se nun mi estus akceptata,
Kia ĝojo estus por mi viv' soldata!"

Kiam Janĉi estis jam ĉe l' skadra flanko,
Li ĉi vortojn aŭdis de l' skadrestra lango:
,,Gardu vin, vi tretos tuj al via kapo!
Kial vi malĝojas tiel ege, knabo?"

Kaj el Janĉi venis ĝeme la respondo:
"Vagabond' mi estas de la granda mondo;
Sed se en ĉi skadro, inter vi mi rajdus,
Kontraŭ l' brila suno fikse mi rigardus."

Nun la ĉef: "Pripensu! Iras ni, baptano,
Ne por nin amuzi, sed ja por sangbano.
Turka hord' atakis ĵus la francan genton,
Mi, por ĝin defendi, gvidas helptaĉmenton."

"Des pli mi ne konas pli havindan celon,
Ol ĉevalon rajdi, ĵeti min en selon.
Se mi ne mortigos, min dolor' mortigas,
Ho, min militiri tuta kor' instigas.

Vere, mi ĝisnune nur azenon konis,
La ŝafist-metio tion nur bezonis.
Sed hungar' mi estas, do — kun rajdpasio!
Por hungaro kreis la ĉevalon Dio."

Multon per la lango diris la junulo,
Sed pli-multon diris brilo de l' okulo.
Do al la skadrestro plaĉis la konduto,
Kaj li tuj akceptis Janĉi-n je rekruto.

Ho, ĉu povus pentri tion kanto-sono,
Kion Janĉi en la ruĝa pantalono,
Kion li en jako pasamenta sentis,
Dum li glavon brilan al la sun' etendis.

La ĉevalo fajra saltis en ĉielon,
Kiam nia Janĉi ĵetis sin en selon,
Sed li sidis en ĝi firme kiel bloko,
Eĉ tertrem' ne povus movi lin el loko.

Lin la kamaradoj ĉiam pli admiris,
Lia fort' kaj belo ĉiujn miri inspiris,
Kie ili marŝis, haltis en kvartiro,
Ofte la knabinoj ploris ĉe l' foriro.

Sed koncerne ilin, kion diri pri li?
Ja neniu plaĉis al Janĉi el ili,
Vere, ke tra multaj landoj iris li jam,
Sed al Ilnjo indan trovis li neniam.

VIII.

Nu do, marŝis, marŝis plu la trup' husara,
Jam atingis mezon de la land' tatara.
Sed minacis ilin tie ĉi pereo:
La hundkap-tataroj venis en armeo.

La hundkapa reĝo de l' tatar-popolo
Diris al la skadro por salut-parolo:
"Kiel vi kuraĝis veni en la landon?
Ni — ĉu vi ne scias? — manĝas homviandon."

Granda estis timo de la trupo nobla,
La tatarpopolo estis ja milobla;
Bone, ke vojaĝis ĝuste tra l' regiono
La bonkora reĝ' de l' saracena trono.

Li por help' de l' skadro penon ne domaĝis,
Ĉar li Hungarlandon foje travojaĝis,
Kiam la hungara pi-anima gento
l.in akceptis kore, kun gastama sento.

Kaj la reĝo gardis tion en memoro,
Do li tuj protektis ilin kun fervoro.
Al la reĝ' tatara, lia bona amiko,
Jene li parolis por plipacemigo.

,,Ho amik', indulgu, lasu la hungarojn,
Cecrte vi ne spertos de ili misfarojn,
Mi tre bone konas tiun bravan genton,
Pro mi, do tramarŝi lasu la taĉmenton."

"Pro vi, mi konsentas, kamarado kara,"
Diris mildiĝinte nun la reĝ' tatara,
Kaj eĉ li mem skribis la pasporton savan,
Ke ofend' ne trafu nian trupon bravan.

Fakte, la husarojn plu nenio ĝenis,
Tamen, ĝoje ili al la limo venis.
Ne mirinde: kreskas tra l' mizera lando
Nenio krom figo kaj krom ursviando.

IX.

Jam la land' tatara, vala kaj montara,
De lontan' rigardis post la trup' husara.
Ĉar ĝi marŝis meze de l' ital-ebenoj,
Ombre de densega bosk' de rosmarenoj.

Tie ĉi ne estis okazaĵ' por noto,
Krom ke lukti devis kontraŭ frost' la roto,
Ĉar eternan vintron havas Italio,
Estis marŝ' tra nura neĝo kaj glacio.

Sed de la hungaroj granda fort' natura
Venkis la turmentojn de la frost' terura,
Krome, se la frosto ilin jam tro ĝenis,
Ili la ĉevalojn sur la dorson prenis.

X.

Tiel ili marŝis al la pola lando,
Kaj de tie al la hinda limorando,
Jam najbaras franca lando al la hinda,
Sed la intervojo — ne tre dezirinda.

Meze de Hindujo nur montetoj estas,
Sed pli kaj pli ĉiam la montetoj kreskas.
Kiam ni atingas limon de l' du landoj,
Tie jam ĉielon boras montgigantoj.

Kompreneble, ŝvito de l' husaroj gutis,
Jakon kaj kravaton ili de si ŝutis,
Kiel ne, je Dio! Sunon vidis ili
En proksimo mejla super kapo brili.

Tie nur aeron nia trup' manĝaĉis,
Kaj ĝi tiel densis, ke ĝin ili maĉis.
Strange ili prenis, kion ili trinkis,
Soifante, akvon el la nuboj vringis.

Fine sur la supron venis la rajd-svarmo,
Jam nur nokte marŝis pro la arda varmo.
Marŝ' malrapidiĝis, ĉar minacis falo:
Ofte per la steloj stumblis la ĉevalo.

Nun, dum ili vagis inter stela denso,
Tra la kap' de Janĉi iris jena penso:
,,Kiam stel' defalas — onidir' rakontas —,
Ies vivon morto sur la ter' distondas.

Danku la feliĉon, patrinaĉ' malpia,
Ke mi nun ne scias, kiu stel' la via!
Vi plu ne turmentus mian kor-anĝelon,
Ĉar mi tuj malsupren ĵetus vian stelon."

Poste ili marŝis sur deklivo monta,
La montaro estis jam malaltiĝonta.
Ankaŭ l' varm' terura pli kaj pli jam ĉesis,
Dum vojaĝ' ilia en Francuj' progresis.

XI.

Francolando estas mirindaĵo tera,
Mem la paradizo, Kanaano vera,
Riĉa maĉ' por dentoj de la turk-popolo,
Tial ili venis kun rabema volo.

Kiam la husaroj venis al la lando,
Ĉie en ĝi rabis jam la turka bando,
El preĝejoj predis oron kaj juvelojn,
Kaj malplenaj lasis ĉiujn vino-kelojn.

Ĉie urboj flagris kun timiga brilo,
Kiuj kontraŭvenis, mortis per armilo.
De l' palac' la reĝo fuĝis, forpelita,
La filinon solan rabis turk' bandita.

Tiel la franc-reĝon nia trup' renkontis,
Li en sia propra regno vagabondis.
Kiam la husaroj vidis lin ĉi-stata,
En okuloj ĉiuj sidis larm' kompata.

Jene sonis vortoj de la reĝ' sentera:
,,Ĉu ne, ho amikoj, kia stat' mizera!
Mi pri riĉo povis kun Dario veti,
En mizer' plej granda devas nun vegeti."

Por konsoli, diris al li la skadrestro:
"Lasu la malĝojon, Reĝo kaj Majesto,
Ni la malpiulojn igos danci plore,
Kiuj vin ofendis tiel malhonore.

Ni ripozos iom tra ĉi nokt' en paco,
Ĉar pro longa vojo premas nin la laco,
Sed se l' suno morgaŭ sur ĉiel' ekiros,
Ni perditan landon por vi reakiros."

,,Sed la filnjo kara, filnjo kompatinda,
Kie, kiam ŝin rai estos retrovinta?
Ŝin de mi la estro de la turkoj rabis,
Havu ŝian manon, kiu ŝin elsavis."

Por la trup' hungara jen instigo grava!
De esper' varmiĝis ĉiu koro brava,
Ĉiu kap' fervoris la decidon forĝi:
Aŭ mi ŝin elsavos, aŭ mi mortos por ŝi.

Janĉi Kukorica eble nur en solo
Estis neaŭdanto de la reĝ-parolo,
Sed tra lia kapo pens' alia boris,
Li pri sia kara Ilnjo rememoris.

XII.

Kaj la sun' leviĝis laŭ kutim' matenon.
Sed ne ĉiutage spertis tian scenon.
Kian ĝi ekaŭdis, kian ĝi ekvidis,
Kiam ĝi terrande por moment' eksidis.

Kun alarma krio sonis voĉ' trumpeta,
Ĉiu saltleviĝis por batali preta,
Kaj akrigis bone sian glavo-ŝtalon,
Kaj per viglaj manoj selis la ĉevalon.

Mem la reĝo volis, kun obstina spito,
Rajdi kun la skadro, lukti en milito,
Sed nun la hungara ĉefhusaro saĝa
Ĉi konsilon donis al la reĝo aĝa:

"Reĝa moŝto, restu for de la atako,
Lukti jam malforta estas via brako.
Ja la tempo al vi la kuraĝon lasis,
Sed la fort' — domaĝe — kun ĝi jam forpasis.

Do, post Di', konfidu nin pri la afero.
Ni promesas al vi, ke ni ĝis vespero
Ĉiujn turkojn pelos el la regiono,
Kaj vi povos sidi sur la reĝa trono."

Kaj nun la husaroj en la selon saltis,
La rabantan hordon serĉi ili startis,
Ne tre longe serĉis, trovis la serĉiton,
Per sendit' deklaris al ĝi la militon.

La sendit' revenis, la trumpet' signalas,
Kun terura muĝo oni ekbatalas.
Krio de la gorĝoj, tinto de la ŝtalo
Estis ĉe l' hungaroj signo por batalo.

Flankojn de l' ĉevaloj ili akre spronis,
Hufobatoj tondraj sur la tero sonis,
Aŭ bategis eble mem la kor' de l' tero
Pro la bru' minaca, plena de danĝero?

La sep-ĉevalvosta ĉefpaŝa' kruela
Havis ventron kvazaŭ kuvo kvinsitela.
Lia naz' pro l' drinko estis jam purpura,
Ke vi opinius ĝin kapsik' matura.

La grandventra estro de la turka hordo
Nun starigis tiun en batala ordo,
Sed la turka trupo ŝtoniĝinte haltis,
Kiam la husaroj inter ilin saltis.

Ĉi atako estis ja ne ŝerco nura,
La rezulto estis konfuziĝ' terura.
Jes ja, sangan ŝviton ŝvitis la turkaro,
Ke la verda kampo iĝis ruĝa maro.

Hu, varmega tago! Mil tintantaj sabroj!
Kiel monto altis jam la turk-kadavroj.
Sed la estro vivas, lia ventro ŝvelas,
Kaj al nia Janĉi per la fer' li celas.

Janĉi ja ne prenas nura ŝerco tion,
Sed li tuj atakas, elpuŝante krion:
"Frat'! Por unu homo mi vin troa trovas,
Nepre mi du pecojn el vi fari povas."

Kaj, kiel li diris, tiel tuj li agis,
La paŝaon turkan en du pecojn hakis,
Li duflanken falis de l' ĉevalo ŝvita,
Tiel lian moŝton trafis mort' subita.

Ekvidinte tion, la turkar' malbrava
Turnis sin, rifuĝis, hop, al kuro sava.
Kuris ĝi, kaj eble kurus ĝi eĉ nune,
Se ĝin la husaroj ne atingus pune.

Sed atingis ili, buĉis ĝin per glavo,
Palis kapoj turkaj kiel la papavo.
Unu rajdas nur ĝis lasta ĉeval-spiro,
Janĉi mem ekrajdis post ĉi tiu viro.

La rajdanto estis mem la paŝafilo,
Sur genuoj liaj blankis ia brilo,
Kaj la reĝidino franca estis tio,
Ŝi, sveninte, kuŝis tie sen konscio.

Longe rajdis Janĉi, ĝis li lin atingis,
,,Haltu, per diablo!" kriis, glavon svingis,
,,Aŭ sur via korpo pordon mi frakasos,
Kaj tra ĝi inferen l' animaĉo pasos."

Nu, la paŝafilo haltus ja neniam,
Sed sur teron falis la ĉeval' sub li jam,
Falis, kaj la lastan spiron ĝi elpuŝis.
Nun la paŝafilo tion ĉi elbuŝis:

"Ho indulgu al mi, nobla vir' kuraĝa,
Tuŝu vian koron mia viv' junaĝa!
Jen, mi estas juna, havas vivsoifon,
Prenu do for ĉion, lasu nur la vivon!"

,,Nu, kunportu ĉion, malkuraĝa sklavo,
Morti vi ne indas ja per mia glavo,
Por! En via hejmo estu do heroldo
Pri l' malbela fino de l' bandita hordo.

De l' ĉeval' li saltis, kaj al ŝi li iris,
La okulojn brilajn sinforgese miris,
Kiujn ĵus malfermis la knabin' post sveno,
Dum de ŝiaj lipoj milde sonis jeno:

"Ho savint', pri l' nomo mi vin ne demandas,
Mi nur diras al vi: mia dank' tre grandas.
Kion vi nur volas, mi al vi dediĉos,
Mi, se vi deziras, al vi edziniĝos."

En la vejn' de Janĉi sang', ne akvo fluis,
Do en lia koro granda lukt' ekbruis,
Sed li kvietigis lukton de la koro,
Ilnjon aperigis en sia memoro.

Al la belulino diris mild-influe:
"Kara, al la patro venu nun unue,
Tie ni pritraktos ĉion laŭ detalo."
Kun ŝi lante li iris antaŭ la ĉevalo.

XIII.

La knabino reĝa kaj la kavaliro
Batalkampon venis ĉe la sunsubiro.
Jam radioj lastaj de la suno brulis,
Al la kamp' plorinda ruĝe ĝi okulis.

Kio estis tie? Morto sangmakula,
Korvoj surflugantaj al amas' mortula;
Certe ĝi ne trovis tro en ĝi plezuron,
Baldaŭ malleviĝis en la mar-lazuron.

Ĉe la kampo estis granda lago ronda,
Ĉiam pure brilis ĝia akvo blonda,
Sed koloron ruĝan nun ĉi akvo havis:
Tie la husaroj sin de l' sango lavis.

Kaj la skadro poste, jam fininte banon,
Al la franca reĝo faris akompanon,
Estis en proksimo la reĝ-fortikaĵo,
Tien direktiĝis do ilia paŝo.

Dum enmarŝis ili kun triumfa ĝojo,
Jen, jam ankaŭ Janĉi venis sur la vojo,
Kaj la reĝidino, apud li, simila
Kiel apud nubo ĉielarko brila.

Kiam la maljuna reĝo ŝin atingis,
Li sur ŝian bruston ĝojtremante sinkis,
Sur iliaj lipoj varma kiso bolis,
Nur post multaj kisoj nia reĝ' parolis:

,,Nun jam plena estas mia ĝojo-listo,
Homoj, iu kuru por la ĉefkuiristo,
Ĉion bonan fari por la vespermanĝo,
Je herooj inda estu la aranĝo!"

,,Reĝa moŝt', kuiriston voki superfluas,"
Flanke de la reĝo tia voĉ' ekbruas,
"Ĉion mi preparis, faris jam subite,
Ĝi en ĉambr' apuda estas, surmetite."

La kuiristaj vortoj certe tre belsonaj
Estis por l' oreloj de l' husaroj bonaj.
Ne atendis ili multajn invit-vokojn,
Ĉe l' ŝarĝitaj tabloj vigle prenis lokojn.

Kiel neniigis ili la turk-bandon,
Same kruele nun la kukon kaj viandon.
Ne mirinde: kaptis ega ja malsato
La bravulojn en la granda turk-buĉado.

Migris jam la kruĉo, iris kaj revenis,
Kiam mem la reĝo la parolon prenis:
,,Nun atentu pri mi, ho nobluloj bravaj,
Ĉar ja miaj vortoj estos grave-gravaj."

Ĉiuj eksilentis kun atento-streĉo,
Por ekkapti sencon de l' parol' de l' reĝo
Kaj ektrinkis, tusis, staris li momenton,
Poste per ĉi vortoj rompis la silenton:

"Antaŭ ĉio, kio estas via nomo,
Ho filin-savinto, brava, nobla homo?"
"Janĉi Kukorica — mia nom' honesta,
Ne hontinda, kvankam iom kampareska."

Janĉi Kukorica ĉi respondon metis,
Kaj la reĝo al li diris kaj dekretis:
"Jen mi vin rebaptas, kaj per nom' pli trafa,
Via nomo estu nun Johan' la Brava!

Do, Johan' la Brava, ĉar per via mano
Liberiĝis mia kara solinfano,
Havu ŝin kaj estu ŝia edzo bona,
Kaj kun ŝi eksidu sur la seĝo trona!

Sidi sur la trono al mi jam sufiĉis,
Mi sur ĝi griziĝis, sur ĝi maljuniĝis,
La regnestraj zorgoj min jam tro lacigas,
Do kun kor' facila ilin mi abdikas.

Mi sur vian frunton mian kronon metos,
Kaj por brila krono de vi ne pli petos,
Ol ke en palaco donu al mi neston,
Kie mi travivos mian vivo-reston."

Tiuj estis vortoj de la reĝa diro,
Aŭdis la husaroj ĝin kun granda miro,
Sed Johan' la Brava je l' propono brila
Jene nun respondis per parol' humila:

"Bonan dankon, Moŝto, pro l' bonvol' montrita,
Kiu estas por mi bono senmerita,
Sed mi tamen devas fari la deklaron,
Ke akcepti mi ne povas la bonfaron.

Mia historio sin tre longe tirus,
Se mi la kialon de l' rifuzo dirus,
Sed mi timas, ke nur tedus vin la temo,
Kaj tedadi estas kontraŭ mia emo."

,,Fil', sed ni aŭskultos! Diru do, bravulo!
Ja senbaza estas tiu ĉi skrupulo!"
Lin la franca reĝo kun insist' admonas:
Kaj Johan' rakontis, kiel sekve sonas.

XIV.

,,Kiel mi komencu? Do, en ord' laŭvica,
Kiel mi akiris nomon Kukorica?
En la maizkampo mi trovita estis,
Tial per ĉi nomo oni min survestis.

La edzin' bonkora de farmulo volis,
Kiel ŝi multfoje pri tio parolis,
Eklabori sur la kampo de maizo,
Jen ŝi min el sulko trovis, en ĉemizo.

Ŝi min ekkompatis, ĉar mi ŝrikis ege,
Levis min kaj prenis sur la brakojn flege,
Kaj, hejmenirante, faris la decidon:
»Jes, mi lin edukos, mi ne havas idon.«

Sed koleran, krudan edzon ŝi ja havis,
Kaj apero mia tiun ne tro ravis,
Hej, kiam min hejme tiu hom' ekvidis,
La blasfemojn buntajn dense li recitis.

Ŝi lin pacigante petis por tolero:
»Paĉjo, do ne grumblu, ĉesu la kolero!
Se mi en pereo lasus lin sen koro,
Povus mi esperi helpon de l' Sinjoro?

Krome, li ne sidos ĉe la dom' senfare,
Vi ja havas farmon, bovojn, ŝafojn are.
Se l' estaĵo orfa kreskos, vi ricevos
Helpon, kaj ŝafiston dungi vi ne devos.«

Fine, malfacile, iel ja li cedis,
Sed rigardon bonan al mi ne tre ĵetis.
Se ne iris ĉio laŭ la ord-reguloj,
Mia dors' pleniĝis tuj per blu-makuloj.

Do mi kreskis inter batoj kaj laboro,
Ĝojon tre malmultan havis mia koro.
Mia tuta ĝojo estis dum junaĝo
Bela knabineto blonda en vilaĝo.

Ŝia kara panjo mortis jam tre frue,
Ŝia patr' edziĝis poste ankaŭ due.
Ankaŭ lin forrabis baldaŭ la destino,
Venis ŝi sub zorgon de la stifpatrino.

Sola ĝojo estis tiu knabineto,
Sola roz' en mia dorna viv-vegeto.
Kiel mi en amo kaj admiro dronis!
»Orfoj de l' vilaĝo« oni nin alnomis.

Ho, mi ŝian vidon, jam kiel infano,
Estus ne doninta por kazea flano.
Kia ĝojo estis, se mi en festtagoj
Povis kun ŝi ludi inter la geknaboj.

Kaj eĉ, kiam haroj ĝermis sur la lipoj,
Kaj pikpikis, tiklis io sub la ripoj,
Hej, se mi ŝin kisis, se ŝi min karesis,
Eĉ mondrenversiĝo min ne interesis.

Multe ŝin turmentis ŝia stifpatrino,
Dio ne pardonu ŝin pro ŝia krimo,
Kiu scias, kion farus ŝi inside,
Se ŝin per minacoj mi ne tenus bride.

Ankaŭ mia vivo iĝis viv' de hundo,
Kiam la virinon ni al terprofundo
Metis, kiu iam trovis min, kaj, vere,
Pli ol naskpatrino zorgis min sincere.

Krudas mia koro, dum la vivo tuta
Mia vang' apenaŭ estis larmo-guta,
Sed nun, sur la tombon de l' edukpatrino
Falis miaj larmoj kiel pluv', sen fino.

Ankaŭ Ilnjo, tiu orfulin-kolombo,
Ne ŝajnige ploris apud ŝia tombo,
La animo bona, al ĉiel' fluginta,
Helpis ja laŭeble al la kompatinda.

Ofte ŝi diradis: »Nur atendu, karaj,
Se la temp' alvenos, mi vin faros paraj,
Kia par' vi estos! miros vilaĝanoj!
Nur atendu iom, nur atendu infanoj!«

Pene ni atendis, ke la temp' alestu,
Estus ŝi farinta, Dio mem atestu,
Ĉar ŝi ĉiam tenis sin al sia vorto,
Ve, sed ŝi jam dormis dormon de la morto.

Poste nun, post tio, ke ŝi morti devis,
Ĉiuj sapvezikoj de l' espero krevis.
Tamen en ĉi tiu stato malespera
Daŭre firma restis nia amo vera.

Ho, sed Dio havis por ni alian volon,
Prenis eĉ ĉi tiun tristan kor-konsolon,
Jen, mi perdis parton de l' ŝafar' gardata,
Min forpelis mia mastro senkompata.

Adiaŭon diris mi al Ilnjo kara,
Al la mond' ekiris kun anim' amara,
Migris vagabonde, migris mond-duonon,
Fine mi surmetis soldat-pantalonon.

Ja neniam petis Ilnjon mi per diro:
Ŝi ne donu koron al alia viro,
Nek ŝi de mi petis: restu mi fidela,
Sciis ni: fidelo restos senŝancela.

Do min ne pretendu, bela reĝidino,
Ĉar se de mi Ilnjon rabas la destino,
Plu knabina amo al mi ne necesos,
Eĉ se min la morto tute priforgesos."

XV.

Jen Johano finis sian historion,
Kiu tre kortuŝis la aŭditorion.
Lavis la vizaĝon reĝidinan ploro;
El kompat' ĝi fontis, kaj el kor-doloro.

Kaj la reĝ' sin turnis al li tiavorte:
"Fil', edziĝon mi ne trudas do perforte,
Sed, kion mi donas kun dankema koro,
Vi ja ne rifuzos preni por memoro."

Nun la reĝ' malfermis sian trezorejon,
Poste li venigis sian ĉeflakeon.
La plej grandan sakon ŝarĝis li per oro.
Johan' eĉ ne vidis tiom da trezoro.

Kaj la reĝo diris: "Nu, Johan' heroa,
Jen pro l' filin-savo rekompenc' ne troa!
Do ekiru hejmen kun la sako riĉa,
Faru vian karan kaj vin mem feliĉa.

Mi, por vin reteni, vane ja parolus,
Scias mi, ĉe Ilnjo esti jam vi volus.
Iru do, sed restu viaj kamaradoj,
Vivu kelkajn tagojn inter amuzadoj."

Kaj la reĝo estis ĉiuvorte prava,
Jes, ĉe Ilnjo esti volis jam la Brava.
Al la reĝidino li adiaŭon diris,
Poste al la maro, al galero iris.

Reĝ', armeo sekvis lin ĝis la galero,
Multaj "bonan vojon" flugis tra l' aero,
Kaj lin ili sekvis longe per l' okuloj,
Ĝis lin malproksimo kovris per nebuloj.

XVI.

Kun Johan' rapide iris la galero,
Sin al vent' apogis ĝia larĝa velo,
Sed eĉ pli rapide flugis lia penso,
Povis ĝin reteni jam nenia bremso.

Penso de Johano estis jen kiela:
,,Hej, amata Ilnjo, kor-anĝelo bela,
Ĉu vi antaŭsentas pri la ĝoja ŝanĝo?
De trezoroj riĉa venas la fianĉo!

Fine, fine jen la vojo de reveno,
Ke ni par' fariĝu post la multa peno!
Riĉon donis sorto, kaj feliĉon donos,
Helpon de neniu mi de nun bezonos.

Min ja mia mastro traktis ne tro bone,
Sed nun mi forgesos ĉion jam pardone.
La feliĉo propre ja de li devenis,
Mi lin rekompencos, se mi hejmenvenis."

Tion ĉi li pensis, pensis li multfoje,
Dum rapide pasis la galer' survoje.
Sed la bela hejm' en granda malproksimo
Estis, ĉar tre foras ĝi de l' franca limo.

Foje la bravulo, en krepusk' vespera,
Promenadis supre, sur ferdek' galera,
Kiam al maristoj diris kapitano:
,,Ruĝas ĉielsubo! Venos uragano!"

Sed li ne atentis pri parolo lia.
Supre flugis granda aro cikonia.
Estis temp' aŭtuna. Venis tra l' aero
Tiuj birdoj certe el la naskotero.

Li rigardis ilin kun sopiro milda,
Kvazaŭ bonan famon portus aro birda
Pri l' amata Ilnjo, kaj pri lia kara,
Longe ne vidata, bela hejm' hungara.

XVII.

Sekvan tagon, kiel signis ĉiel-ruĝo,
Venis vent', eĉ granda, kun timiga muĝo.
Ĝemis baraktante ond' de l' oceano
Sub la vipobatoj de la uragano.

Kaj ektimis eĉ la ŝipanar' kuraĝa,
Pli kaj pli furiozis la tempest' sovaĝa.
Vana estis ĉio, ĉia streĉ' de forto,
Sin nenie montris savo el la morto.

Venas nigraj nuboj, malheliĝas mondo,
Kaj subite tondras la ĉiela rondo,
Fulmoj ekzigzagas, falas el la nuboj,
Jen, la ŝipon rompis unu fulm' je ruboj.

Sur la mar' vidiĝas traboj, ruboj naĝaj,
Ŝiras for kadavrojn ondoj la sovaĝaj,
Kaj Johan' la Brava kian sorton havis,
Ĉu l' kruelaj ondoj ankaŭ lin forlavis?

Ho, jam lia vivo sur fadeno pendis,
Sed savantan brakon la ĉiel' etendis,
Kaj mirakle savis lin la dia volo,
Ke la ŝaŭm' ne estu lia tomba tolo.

Alten lin, altegen ond' kolosa svingis,
Ĝia pint' jam franĝojn de la nub' atingis.
Kaj Johan' la Brava ne hezitis vane,
Nubon li subite kaptis ambaŭmane.

Kaptis, kaj ne cedis, li ĝin firme tenis,
Kaj plej fortostreĉe sur ĝi pendi penis,
Ĝis la nub' atingis al marborda loko,
Tie sin delasis sur la pint' de roko.

Kaj li nun unue dankis Dion kore,
Ke li lin de l' morto savis grandfavore.
Ke la or' perdiĝis, tial li ne veis,
Bone, ke la vivo kun ĝi ne pereis.

Kaj li disrigardis, sed nenion vidis,
Krom ke, jen, grifbirdo en la nesto sidis.
La grifbirdo ĝuste nun manĝigis idon,
Ion li elpensis, faris tuj decidon.

Li al ĝia nesto rampis senrimarke,
Hop, sur la grifbirdon li saltegis arke,
Spronis ĝiajn flankojn — huŝ — tra monto, valo
Flugis kun Johano stranga bird-ĉevalo.

La birdeg' sin skuis, turnis en aero,
Volis lin depuŝi, ĵeti al la tero.
Vana pen'! Ne cedis, spitis ĝin Johano,
Premis flankojn, kolon per pied', per mano.

Kiom landojn ili flugis, scias Dio,
Foje, ĉe l' unua mateniĝ-radio,
Kiam bril' unua de la sun' ekbrulis,
Ĝin la tur' de lia hejmo respegulis.

Sankta Dio! Kiel ĝojis nun Johano!
La okulojn lavis ĝojo per larmbano.
Ankaŭ mem la birdo, pro laciĝ' ekstrema,
Proksimiĝis teren, jam kun korpo trema.

Fine ĝi sidiĝis sur monteta flanko,
Ĝi jam preskaŭ svenis pro la spiromanko.
Nun Johan' desaltis kaj ĝin sola lasis,
Kaj enpensiĝinte al vilaĝo pasis.

"Ilnjo, mi ne portas oron kaj trezoron,
Sed al vi reportas la fidelan koron,
Kaj ĝi vin, mi scias, faros tre kontenta,
Ho, tre longe daŭris la atend' turmenta."

Dume li alvenis al la vilaĝlimo,
Tie bruon, knaron aŭdis el proksimo.
Vinbareloj bruis, veturiloj knaris,
Sin por vinrikolto la vilaĝ' preparis.

Sed li ne atentis pri l' vinrikoltontoj,
Kaj lin ne rekonis ili ĉe renkontoj,
Tiel tra l' vilaĝo li pasadis ĝoje
Al la domo, kie Ilnjo loĝis foje.

Kiel tremis mano ĉe la pord' enira!
Pro l' ekscito granda haltis li, senspira...
Poste li enpaŝis... Ilnjon li ne vidis.
En vestiblo homoj tute fremdaj sidis.

"Eble mi eraris" — pensis nun Johano —,
Kaj jam ree tenis klinkon lia mano.
"Kiun do vi serĉas?" — sonis voĉ' afabla
De la lip' de juna virinet' agrabla.

Diris li la nomon, kaj kial li venis.
"Vere, vere, kara, kaj mi ne divenis!
Ĉu la sun' bruligis do vin tiel bruna?"
Kriis surprizite la virino juna.

"Ho, sed do envenu, per la am' de Dio,
Tie mi parolos al vi tuj pri ĉio."
Ŝi lin enkondukis kaj sidigis mole,
Poste ŝi daŭrigis apud li, parole:

"Ĉu vi eble min eĉ ne rekonas, kara?
Mi ja estas tiu knabinet' najbara.
Ja vi ofte vidis min kun Ilnjo kune..."
"Sed do diru, kie estas Ilnjo nune?"

Per demand' Johano ŝiajn vortojn ŝiris.
El okuloj ŝiaj larmoj nun eliris.
,,Kie Ilnjo... kie?" sonis kun sufero,
"Kara oĉjo Janĉi... estas sub la tero."

Bone, ke ne staris Johan' je l' momento,
Ĉar li tuj falinta estus pro l' turmento.
Kion fari? Li nur kaptis sian koron,
Kvazaŭ li elŝiri volus la doloron.

Longe li silentis, sidis ŝtonrigide,
Poste li ekdiris, kvazaŭ revekite:
"Ho, ŝi edziniĝis, ĉu ne, diru vere,
Ŝi prefere ĉe edzo estu, ol subtere.

Tiel mi revidos ŝin je lasta fojo,
Dolĉa por mi estos ĉi amara ĝojo..."
Sed li klare vidis de l' vizaĝ' sincera,
Ke parolo ŝia estas pure vera.

XVIII.

Kaj Johan' apogis kapon tabl-angule,
El okuloj liaj larmoj fontis rule,
Li, kion li diris, ĝemis nur balbute,
La dolor' la voĉon baris preskaŭ tute.

"Kial en milito fali mi ne povis,
Kial en la maro tombon mi ne trovis,
Kial mi naskiĝis, se min tia plago
Kaj turmento trafis, tia fulmo-hako!"

Fine lin torturi lacis la doloro,
Kvazaŭ ekdormetis dum sia laboro.
"Kiel do ŝi mortis, kial?" sonis ĝeme.
La virin' respondis al li kompateme:

,,Ho suferoj multaj ŝian vivon ombris,
Sed precipe ŝia stifpatrin' ŝin rompis,
Nu, ŝi jam puniĝis fine pro l' malbono,
Vagas nun mizere, kun almozbastono.

Ankaŭ vin ŝi ege citis kaj sopiris,
Oĉjo Janĉi; per la lasta spir' ŝi diris:
"Janĉi, mia Janĉi, ho, vin Dio benu!
Transe, se min vi amas, al vi mi apartenu!"

Post ĉi tio flugis el ŝi la animo,
Ŝia tombo estas nur en la proksimo.
La popol' grandnombre ŝin elakompanis,
Kaj okulojn ĉiujn larm' sincera banis."

La afablulino nun laŭ lia peto
Kondukis Johanon al la tombmonteto,
Kaj lin lasis sola en la lok' dolora,
Sur la karan tombon falis li, langvora.

Pensis pri la tempo forpasinta, bela,
Kiam pure flamis ŝia kor' fidela.
Ŝia koro dolĉa, ŝia vango ĉarma
Kuŝas nun, malvarmaj, en la ter' malvarma.

Jam krepuskis ruĝa brilo de la suno,
Post ĝi aperinte, la palvanga luno
Triste alrigardis tra l' nebul' malklara,
Sin Johan' fortrenis de la tombo kara.

Tamen, li revenis. Eta arbo roza
Kreskis el la ter' sur ŝia lok' ripoza.
De l' rozujo simpla floron li deŝiris,
Kaj ekmarŝis, pasis, kaj li al ĝi diris:

,,Vi el ŝia polvo kreskis, rozo eta,
Estu nun fidela vojkunul' sekreta!
Ĝis mond-fin' mi vagos, daŭros mia vago
Ĝis la sopirata de mi morto-tago."

XIX.

Dum la voj' Johano du kunulojn portis,
Unu, la malĝojo, lian koron mordis,
Dua estis glavo en la ing' ĉe l' flanko,
Tiun rust' konsumis pro la turka sango.

Iris li kun ili sian vagvojaĝon,
Jam la lun' multfoje ŝanĝis la vizaĝon,
Vestis vintran teron la printempo flora,
Kiam li parolis al la trist' en-kora.

,,Kiam vi enuos jam pri la laboro,
De tortur' neniam sata kordoloro!
Kial via mord', se murdi vi ne povas,
Iru, eble hejmon pli taŭgan vi trovas."

Li, pensinte tiel, lasis for doloron.
Ĝi kelkfoje flugis re sur lian koron,
Sed la kor' fermiĝis, do ĝi preterpasis,
Nur guteton larman sur palpebroj lasis.

Kaj li poste finis ankaŭ pri la larmo,
Restis nur la vivo, sen sopir', sen ĉarmo.
Li ĝin portis, li ĝin portis en arbaron,
Enpaŝinte tien, li ekvidis ĉaron.

Tiu apartenis al farist' de poto.
Radoj ĝis la aksoj dronis en la koto.
Batis la ĉevalojn majstro la potfara.
"Ja mi ne moviĝas!" — jen respondo ĉara.

"Bonan tagon, frato!" Lin Johan' salutis.
Li rigardon galan el okul' reŝutis,
Kaj kolere diris, kaj kun malafablo:
"Bonan tagon ne mi, — havas la diablo!"

"Nu", Johano diris, "jen humor' ĉagrena!'
"Kiel ne? La vojo estas marĉ' malbena.
Vanaj estas batoj al ĉevaloj ŝvitaj,
De maten' la radoj staras algluitaj."

,,Nu, ni povas helpi, sed nun diru, frato,
Kien oni venas sur ĉi tiu strato?"
Kaj Johan' al vojo montris braketende,
Kiu dekstre striis tra l' arbaro fende."

"Sur ĉi tiu strato? Gardu vin, mi diras!
Vi en morton kuros, se vi sur ĝi iras.
Tiun lokon loĝas gento de gigantoj,
Re el ĝi neniam venos enirantoj."

"Tion, bona homo, nur al mi konfidu,
Nun ni la aferon de la ĉaro vidu!"
Kaj Johan' la Brava la timonon prenis,
Ĉaron kvazaŭ lude el la koto trenis.

La okuloj grandaj, granda buŝ' de l' viro
Tamen ne sufiĉis al li nun por miro.
Ĝis li rekonsciis, ke li danku kore,
Tra l' arbar' Johano iris jam tre fore.

Iris, kaj alvenis, baldaŭ post ĉi tio
Al timigaj kampoj jam de Gigantio.
Ĉe la lim' torento fluis; ĝia grando
Por river' konvenus en alia lando.

Kaj gardist' giganta la landlimon gardis.
Hu, Johan' la Brava, dum li lin rigardis,
Devis tien alten levi la okulon,
Kvazaŭ li rigardus tre altpintan turon.

La gardist' rimarkis lin en sia subo,
Kaj ekkriis muĝe, kiel tondr' el nubo:
"Se mi bone vidas, herbe hom' sin kaŝas,
Plandoj ĝuste jukas, tuj mi lin surpaŝas."

Sed dum la giganto lin dispremi penis,
Jen, Johan' la glavon super kap' ektenis.
La bubeg' veante tretis sur la feron,
Svingis for la kruron, — falis en riveron.

"Ĝi okazis, ĝuste kiel mi deziris..."
Kapon de Johano tia pens' trairis.
Kaj li, dum la penso, estis jam kuranta,
Kaj transkuris akvon sur la korp' giganta.

Tiu ne leviĝis el la fal' bonŝanca,
Ĝis Johan' atingis al la bordo transa,
Li transvenis, glavon svingis kaj atakis,
Gorĝon de l' giganto lerte li dishakis.

Kaj plu ja ne levis sin la grandegulo,
Por hejmlandon sian gardi per okulo.
Sur okulojn liajn suneklips' descendis, —
Kies malaperon vane li atendis.

Sur la korp' trakuris la torento muĝa,
Ĝia ond' ruĝiĝis, sang' ĝin farbis ruĝa.
Kaj Johan' la Brava? Ĝojo aŭ turmento
Trafis lin? Atendu, klaros post momento.

XX.

Tra l' arbar' li ĉiam pli internen iris.
Li multfoje haltis, haltis kaj tre miris.
Ĉar ne ĉiutage ja li vidis tiajn,
Kiajn nun, irante vojojn Gigantiajn.

Arboj sur pejzaĝo tiel grandaj sidis,
Ke Johan' ilian supron eĉ ne vidis.
El la arbfolioj super la bezono
Por mantel' sufiĉus ies eĉ duono.

Tie kuloj kreskis ĝis tiela grando,
Bovoj ili taŭgus en alia lando,
Kaj amase flugis al Johan' la Brava,
Havis kion fari lia ŝtalo glava.

Kaj la frugilegoj! Hu, eĉ tiuj estis...
Unu sur la supro de arbego nestis.
En distanc' dumejla estis ĝi sen dubo,
Tamen tiel granda, li ĝin kredis nubo.

Tiel li vagadis, miris sen mezuro,
Antaŭ li, jen, foje nigris ia muro.
De l' giganta reĝo nigra reĝkastelo
Antaŭ li nun staris morne de malhelo.

Sen mensog', ĝi havis tiel egan pordon,
Ke... ke... mi ne trovas, vere, taŭgan vorton.
Sed ja imagebla estas ĝia grando,
Etan ne farigas por si reĝ-giganto.

Do, Johan' alvenis, kaj meditis jene:
"Mi ekstere vidis, mi ĝin vidu ene!"
Kaj jam, ne zorgante pri l' danĝer' minaca,
Ŝovis for riglilon de la pord' palaca.

Do, por vido tie vere estis io!
Manĝis reĝ' kaj filoj; kiom, scias Dio.
Kion ili manĝas, ja vi ne divenas,
Pensu ja: rokŝtonojn ili manĝe prenas.

Nu, Johan' la Brava, kiam li eniris,
Tian manĝfestenon ne tro ekdeziris,
Sed la reĝ' giganta, la afabla, bona,
Jene lin invitis per parol' admona:

,,Do — se vi alvenis, bone, manĝu kune,
Aŭ, se vi ne manĝos, vin ni manĝos nune!
Ne rifuzu, ĉar la sekan manĝon male
Via karn' pistita spicos al ni sale."

Kaj ne tiel sonis la parol' de tiu,
Ke Johan' ĝin nura ŝerco opiniu.
Li konsente diris do kun voĉ' sentima:
,,Nu, la manĝo estas iom nekutima.

Sed, kial ne? cedas mi al via peto,
Manĝi mi aliĝos al la societo,
Mi nur petas de vi solan afablecon,
Volu por mi rompi pli malgrandan pecon."

Kaj la reĝ' kvinfunton rompis nun de roko,
Kaj ĝin alĵetante, kriis kun provoko:
,,Jen do, eta noko, por ke al vi plaĉu,
Sekvos tuj la knelo, sed ĝin bone maĉu!"

,,Sed vi mem ĝin maĉos, per sep sakramentoj,
Kaj al vi, mi ĵuras, rompos ĝi la dentojn!"
Ekkoleriĝinte kriis nun Johano,
Kaj la ŝtonon svingis per la dekstra mano.

Trafis la ŝtonego kapon de la reĝo,
Lia cerb' elŝprucis, falis li de l' seĝo.
,,Por ŝtonmanĝo iun vi ja laste vokis,"
Ridis nun Johano, "vin la knel' sufokis."

Ho, por la gigantoj doloregon portis,
Ke tiel mizere reĝ' ilia mortis,
En malĝoj' faligis ili larmo-pluvon;
Ĉiu larmoguto transplenigus kuvon.

La plej aĝa diris al Johan' dum ploro:
,,Ho, indulgu, indulgu, reĝo kaj sinjoro.
Reĝ' ni vin elektas, se vi nin pardonos,
Servos vin servute, kiel vi ordonos."

"Vol' de l' frato estas ankaŭ nia volo,
Ho, indulgu al ni, al servut-popolo!"
Nun gigantoj ĉiuj kriis kun petego,
"Havu servutule nin sub via rego."

Kaj Johan' la Brava reparolis: "Bone,
Mi akceptas, kion diris vi propone.
Sed mi devas iri, vojon plu daŭrigi,
Do elektu iun, min anstataŭigi.

Kiun vi elektos, al mi ja ne gravas,
Nur postulon solan kontraŭ vi mi havas,
Se mi vin bezonos iam en danĝero,
Helpu per plennombra, tuja ekapero."

"Jen fajfilo, Reĝa Moŝto, ĝia sono
Por ni, servutuloj, estos vok-ordono."
La gigant' plej aĝa diris al Johano,
Kaj fajfilon donis li al lia mano.

Johan' la fajfilon en tornistron ŝovis,
Rajte pri l' triumfo li fieri povis.
La gigantoj ĉion bonan nun deziris
Lin adiaŭante, poste li foriris.

XXI.

Kiom li jam vagis, mem Johan' ne sciis.
Sed ju pli antaŭen lia vojo striis,
Des pli la mallumo sur la mond' eksidas,
Foje li rimarkas, ke jen, li ne vidas.

Estas nokt', aŭ vidon perdis la okulo?
Tiel sin demandis mire la bravulo.
Sed ne estis nokto, nek li iĝis blinda,
Landon de Mallumo estis li veninta.

Sur ĉiel' nek suno, nek stelaro brilis,
Jam Johan' la Brava nur palpante iris.
Ofte flugis io super li pretere,
Kvazaŭ flugilparoj zumus enaere.

Sed la bru' ne venis de flugilaj paroj,
Balailon rajdis sorĉistinaj aroj.
La malluman landon longe en okupo
Tenis kaj ĝin regis sorĉistina grupo.

Tie ili tenas grandan landkongreson,
Tien la moŝtinoj rajdas noktomezon.
Ĝuste kolektiĝis nun la tuta bando
En la meza mezo de l' Malluma Lando.

En profundan groton rajdis la popolo,
Fajro brulis meze jam sub kaserolo.
Tiun ĉe l' malfermo de la pord' ekvidis,
En ties direkto do Johan' rapidis.

Kiam li alvenis, jam la plena roto
Sorĉistina estis kune en la groto.
Li al ŝlosiltruo iris piedpinte,
Pri aferoj strangaj miris, ekvidinte.

Maljunulinaĉoj svarme venis, iris,
En la kaserolon ĵetis kaj kuiris
Apudpendigilajn herbojn, katovostojn,
Ranon kaj serpenton, ratojn, homajn ostojn.

Kion plu ankoraŭ? Kiu povus citi?
Sed nun klare povis jam Johano vidi,
Kian bandon tiu groto apartenas,
Kaj en lian kapon pens' subita venas.

Li fajfilon volis preni el la sako,
Ke li la gigantojn voku por atako,
Sed nun per la mano ion li ekpuŝas,
Li rigardis, vidis, kio tie kuŝas.

Balailoj estis en amas' sur tero,
Kiuj sorĉistinojn portis tra l' aero.
Tiujn li forportis, kaŝis viglamane,
Ke la sorĉistinoj serĉu ilin vane.

Poste li revenis, fajfsignalon faris,
Tuj gigantoj ĉiuj antaŭ li jam staris.
"Knaboj! Rompu pordon! Ek! Kaj sen pardono!'
Kriis li, kaj tiuj agis laŭ ordono.

Kia katmuziko kaj tumult' subita!
Kuris el la groto bando terurita.
Ĉiu balailon serĉis, malespera,
Sed ne povis trovi: mankis voj' aera!

Dume la gigantoj ne sidis ripoze,
Ĉiu sorĉistinon kaptis furioze,
Ĵetis ĝin surteren per koleraj manoj,
Ke platiĝis ili ŝmace, kiel flanoj.

Kaj plej rimarkinde estis pri l' afero:
Kiomfoje krevis sorĉistin' sur tero,
Ĉiam cedis iom la mallum' ĉiela,
Lando de Mallumo iĝis grade hela.

Preskaŭ plena-lume brilis jam la suno,
Lasta sorĉistino estis antaŭ puno.
Ŝin Johan' rigardas: tiu ĉi vizaĝo!
Stifpatrin' de Ilnjo estis la inaĉo.

"Sed mi mem ŝin knedos!" Kriis nun Johano,
Ŝin elŝiris el la grandegula mano.
Sed la sorĉistino el la manoj glite,
Hop, eskapis, kuris, estis for subite.

"Filo, kuru post la ido de infero!"
Al gigant' Johano kriis en kolero.
Tiu tuj obeis, kaptis ŝin post salto,
Ĵetis en aeron, al altega alto.

En hejm' de Johano, ĉe la vilaĝfino,
Falis la mortinta lasta sorĉistino.
Ĉiu hom' malamis ŝin kun malŝatego,
Do pro ŝi ne grakis eĉ la frugilego.

Lando de Mallumo estis jam lumanta,
Hela sun' ekbrilis post obskur' konstanta.
Fari grandan fajron nun Johan' instigis,
Ĉiujn balailojn ties flam' cindrigis.

Nun li adiaŭis al la grandeguloj,
Ilin atentigis pri l' servut-reguloj.
Tiuj la fidelon al li ĵure emfazis,
Kaj Johan' maldekstren, ili dekstren pasis.

XXII.

Iris do Johano sur la vaga vojo,
Lia kor' saniĝis jam el la malĝojo,
Ĉar ĉe l' vid' de l' rozo, kiu bruste pendis,
Ne doloro estis, kiun li jam sentis.

Tiu deŝirita, eta tomba floro,
De la tomb' de Ilnjo, kuŝis ĉe la koro.
Ion dolĉan tio al Johano donis,
Se li en rigardo de la rozo dronis.

Tiel nun li vagis. Jam la sun' subpasis
Kaj post si krepuskon sange-ruĝan lasis.
Malaperis ankaŭ la krepusko sanga,
Venis la malkreska luno flava-vanga.

Li ankoraŭ marŝis. Sed subiris luno.
Nun Johano lace haltis en mallumo,
Ian fosmonteton uzis kapkusene,
Elripozi grandan lacon ĝismatene.

Li sterniĝis, dormis, kaj li ne rekonis,
Ke tombaro al li ripoz-lokon donis.
Jes, tombar' malnova. En la lok' senbrua
Luktis ties tomboj kun la temp' detrua.

Venis la noktmezo, horo de l' teruro,
Ĉiu tomb' apertis buŝon kun murmuro.
Kaj fantomoj palaj en tolaĵoj blankaj
El la tombaj buŝoj estis leviĝantaj.

Tuj ekkantis, dancis ili post apero,
Sub la piedbatoj treme bruis tero.
Sed Johanon nian el la dormo peza
Vekis nek kantado, nek dancad' freneza.

Kiam lin ekvidis iu tombfantomo,
Ĝi ekkriis akre: "Hom'! Vivanta homo!
Kaptu ni, kunportu la aŭdacan viron,
Kial li kuraĝis riski la aliron."

Zume venis ĉiuj ombroj de l' submondo.
Ĉirkaŭ li jam staris minacanta rondo,
Brakoj etendiĝis... Sed ekkriis koko.
Ĉiuj malaperis laŭ la koka voko.

Mem Johan' vekiĝis pro la kok-alarmo.
Lia tuta korpo tremis de malvarmo.
Tombajn herbojn klinis akra vento-spiro,
Li surpiediĝis por la plua iro.

XXIII.

Altan montopinton ĵus Johan' ascendis,
La unuajn brilojn la tagiĝ' dissendis.
Ho, belega estis mond' en ruĝa ardo!
Li admire haltis por ĉirkaŭrigardo.

L' aŭror-stelo estis jam en sveno morta,
Jam apenaŭ brilis la radi' senforta,
Fine malaperis, al suspir' simile,
Ĉar la sun' alvenis sur ĉielon brile.

Ĉi alportis lumon en la ora ĉaro,
Milde trarigardis ondojn de la maro,
Kiuj ŝajnis dormi en afabla paco
Sur la lula sino de l' senlima spaco.

Paca estis maro. Sur la ondoj oraj
Saltpetolis etaj fiŝoj multkoloraj.
Skvamaj korpoj per la suno radianta
Vibris kiel trema brilo diamanta.

Fiŝkaptist-kabano sur la bordo kuŝis.
Maljunulo, kies barb' genuojn tuŝis,
Volis en la akvo ĝuste etendi reton.
Lin Johan' aliris, faris al li peton:

,,Se mi vin tre petus, maljunulo mia,
Ĉu vi min transportus al la bord' alia?
Mi volonte pagus, se la mon' ne mankus,
Faru do senpage, mi korege dankus."

"Fir, eĉ se vi havus, monon mi ne petas,'
La fiŝist' afable ĉi respondon metas,
"La profund' de l' maro sufiĉege donas
Tiun bagatelon, kiun mi bezonas.

Sed kio vin ĵetis sur ĉi bordon? Sciu,
Fabeloceanon vidas vi sur tiu!
Vin trans ĝin ne povas porti mia mano,
Ĉar ne havas finon Fabeloceano."

"Fabeloceano?" Johan' reparolas,
,,Ho, sed ja pri tiu des pli mi scivolas.
Nepre mi transiros, kien ajn mi venos,
Mi rimedon lastan, la fajfilon prenos."

Kaj li jam ekfajfis. Tuj post la fajf-sono
Antaŭ li giganto staris je dispono.
"Ĉu vi povas vadi tra ĉi Oceano?
Se jes, min transportu!" diris nun Johano.

"Ĉu mi povas?" diris la gigant' kun rido,
"Tuj! Sur miajn ŝultrojn grimpu do por sido!
Tiel! Kaj nun kaptu miajn harojn forte!"
Kaj li, kun Johano, iris jam dumvorte.

XXIV.

Marŝis la giganto, vadis sen ripozo,
Duonmejlon paŝis la pied-koloso.
Daŭris du semajnojn ega ĉi rapido,
Sed la transan bordon ne atingis vido.

En nebulo blua de la malproksimo
Foje, jen, aperis io ĉe l' vid-limo.
"Bord'!" Johan' la Brava kun jubil' ekvortis.
"Nur insul'!" respondis, kiu lin transportis.

"Ĉu insul'? Kaj kia?" sonis la demando.
,,Vi ja aŭdis pri ĝi, estas ĝi Felando.
Kaj Felando estas fino de la mondo,
Trans ĝi en Nenion dronas jam la ondo."

"Portu do min tien, servutul' fidela,
Mi ja scivolegas pri Felando bela."
La gigant' respondis: "Bone, mi obeos.
Sed mi vin avertas, tie vi pereos.

La eniro estas tute ne senpena,
Ĉiun pordon gardas monstro abomena."
"Kiom vin koncernas? Portu min al bordo,
Mia zorgo estos iri tra la pordo."

Tiel la giganton la bravul' admonis,
Plu el ties buŝo kontraŭdir' ne sonis,
Li lin portis tien, sur la bordon metis,
Kaj sin, por reiri, en la ondojn ĵetis.

XXV.

Ĉe l' unua pordo de Felando bela
Tri uln-ungaj ursoj estis gard' kruela,
Sed per pena streĉo de l' Johana forto
Baldaŭ unuiĝis ĉiuj tri en morto.

,,Por ĉi tag' sufiĉas jam ĉi tiu venko,"
Pensis li, sidante post la lukt' sur benko.
,,Mi ripozos iom post ĉi tiu peno,
Kaj tra l' sekva pordo iros je l' mateno."

Kaj kiel li pensis, tiel li nun agis,
Kontraŭ l' dua pordo morgaŭ li atakis.
Sed pli duran lukton tie li renkontis, —
Al li tri leonoj sovaĝegaj frontis.

Do li, refaldinte veston sur la brako,
Glavon briligante iris por atako.
Krude sin defendis la leona trio,
Sed ilia vivo krevis malgraŭ tio.

La triumf' Johanon entuziasmigis,
Kaj por senripoza plua lukt' instigis.
Sian densan ŝviton li deviŝis haste,
Al la tria pordo paŝis senprokraste.

Helpu Di'! Jen estis terurega gardo,
Sangon glaciigas nura alrigardo.
Ĉe la pordo staris ega drakserpento,
Kies buŝ' ses bovojn glutus dum momento.

En Johano staris firme la kuraĝo,
Sed ne malpli estis la sagaca saĝo.
Vidis li: ne helpos tie glavo lia,
Do li tuj ekpensis pri rimed' alia.

Jam la drak' apertis sian monstran buŝon,
Por Johanon kapti, manĝi kiel muŝon.
Kaj kion li faris kontraŭ la atako?
Li eksaltis — en la gorĝon de la drako.

Li en la drakbrusto, pri la kor' serĉinte,
Trovis ĝin kaj pikis tra ĝi glavopinte.
Tuj la drakserpento sternis sin tremante,
La rompitan vivon el si elĝemante.

Kaj Johan' penege devis nun labori,
Ĝis li povis flankon de la drak' trabori.
Fine li elrampis inter kelkaj veoj,
Pordon li malfermas, — jen la land' de l' feoj.

XXVI.

En Feland' pri vintro oni eĉ ne scias.
Tie pomp' eterna de printemp' radias.
Suno ne mallevas, levas sin alterne:
Ruĝ' aŭrora tremas sur ĉiel' eterne.

Feoj kaj feinoj en plezura sorto
Vivas por voluptoj, sen la kon' de morto.
Trinkon, manĝon terajn ili ne bezonas:
Dolĉaj kisoj amaj tie nutron donas.

Plor' de tristo mankas, sed pro ĝojo-ĉarmo
El la fe-okuloj ofte falas larmo.
Kaj ensorbas larmon la profund' de l' tero;
El ĝi diamanton naskas ter-utero.

Blondaj feknabinoj siajn flavajn harojn
Tiras po fadeno lude sub montarojn,
Kaj el tiuj iĝas la metal' de oro:
Granda ĝoj' por homoj strebaj por trezoro.

Fein-okulbrilon tie ĉi kolektas
Feinfanoj; el ĝi ĉielarkon plektas.
Kaj se ĝin jam longa plektis la febuboj,
Metas ĝin ĉielen, por ornam' de l' nuboj.

Lito de l' feinoj estas lit' el rozoj,
Ĝojebriaj estas sur ĝi la ripozoj.
La varmeta spiro de zefir' parfuma
Ilin endormigas per lulado zuma.

Kaj Feland' nur estas ombro de la mondo,
Kiun sonĝe vidas la gefea rondo.
Se la hom' unue aman kison ĝuas,
Tra li la plezuroj de ĉi mondo fluas.

XXVII.

Kaj Johan' la Brava tra la pord' enira
Paŝis nun, kaj haltis kun rigard' admira.
Lia vido vibris de la rozaj briloj,
Li nur time riskis levi la pupilojn.

De li la gefeoj tute ne timiĝis,
Kun infana mildo al li proksimiĝis,
Kun ridet' petola, kun parol' miela
Gvidis lin en mezon de l' insul' fabela.

Kiam ĉion vidis jam Johan' la Brava,
Kvazaŭ li vekiĝus el sonĝado rava,
Malesper' subita kaptis lian koron:
Lia Ilnjo venis en lian memoron.

"Do en land' de l' amo kaj de l' ĝoj' petola
Tra la tuta vivo nur mi vagu sola?
Kien ajn mi venos, vidu mi kun ploro,
Ke feliĉo mankas nur en mia koro?"

Meze de Felando kuŝis blua lago,
Tien li alvenis dum la trista vago,
Kaj de l' brust' la rozon, kiun li iam ŝiris
De la kara tombo, prenis, al ĝi diris:

"Cindroj de l' amata! Mia riĉ' unika!
Nun mi vin postiros, estu voj-indika!"
Kaj li en la ondojn ĵetis ĝin malĝoje,
Mem, por ĝin postiri, estis jam survoje.

Sed — kion li vidis! Kia ŝanĝo sorĉa!
En la lok' de l' rozo ridis Ilnjo dolĉa!
Kuris li en ondojn kvazaŭ en frenezo,
Kaj li ŝin elsavis el la lago-mezo.

Tiu akvo estis mem la Vivoputo,
Ĉion revivigas el ĝi sola guto.
Kaj el ŝiaj cindroj kreskis tiu rozo,
Do la akvo vekis ŝin el mortripozo.

Povus mi belvorte ĉion ja pririmi,
Sed ne la ĝojegon de Johan' esprimi,
Kiam lian bruston kuŝis Ilnjo viva,
Kison sorbis buŝo longe jam soifa.

Bela estis Ilnjo! La feinoj kuris
Tuj al ŝi admire, kaj pri ŝi plezuris,
Kaj el ŝi aklame tuj reĝinon faris,
Dum Johanon feoj sia reĝ' deklaris.

Inter fea gento, rondo idilia,
En la sin' de sia Ilnjo beltalia,
Ĝis nun lia Reĝa Moŝt' Johan' la Brava
Feliĉege regas en Felando rava.