Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Rondkanto

Tristas homo sen gajemo,
en la vino la gajsemo!
Tial trinkas ni konstante,
pindojn ne tro kalkulante.

Propra domo al ni estas,
tamen ni ĉi tie nestas,
nestas ni, laŭ bona moro,
en drinkejo hor' post horo.

Ĉar nin benis la destino,
la destino — per edzino.
Virinlango klakas klaĉe,
kiu tion aŭdus plaĉe?

Iom ni da mono havas,
sed la mon' por ni ne gravas;
ŝutu ĝin aŭ ŝparu forte,
ĉiel vivos vi ĝismorte.

Do ni drinku per la mono
ĝis subligo de l' mentono,
do ni drinku, sorbu sponge
en drinkejo tago-longe!