Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Tibisko

Mi somere, ĉe subiro suna,
haltis ĉe Tibisko serpentuma,
kie kuras Tur al ĝia sino,
infanet' sur bruston de patrino.

La river' kun tia mildo flata
fluis ĉe la sablobordo glata:
kvazaŭ timis, ke per puntoj ondaj
sunradioj estus ekstumblontaj.

Sur riverspegulo ruĝabrile
la radioj dancis fesimile,
oni kvazaŭ aŭdis paŝosonojn
kaj tintantajn ete-etajn spronojn.

Sub mi flave la tapiŝo ŝlima
sin etendis ĝis herbej' proksima,
kie kuŝis larĝaj fojno-strioj,
kiel en la libro la linioj.

Trans ĝi kuŝis, en majest' senzuma,
la arbar', interne jam malluma,
sed vespero sur ĝin fajron ŝutis,
kvazaŭ brulis ĝi kaj sange gutis.

Estis sur la transa bord' rivera
arbetar' genista kaj avela,
montris sin tra breĉo en branĉreto
malproksima tur' de vilaĝeto.

Kiel rememor' pri tempoj belaj,
flosis supre nuboj roze-helaj,
kaj tre fore, reve, travuale
la Karpatoj min rigardis pale.

Bru' nenia. En silent' solena
nur kelkfoje fajfis bird' serena.
Malproksima muelil-murmuro
ne pli laŭtis ol la zum' de kulo.

Venis kontraŭ mi al bordo transa
kampulin' kun argilkruĉo ansa.
Ŝi la kruĉon trempis, min ekvidis,
alrigardis, poste forrapidis.

Tie staris mi senmove, mute,
la piedoj ekradikis tute,
la anim' vertiĝis de plezuro
pri l' eterna belo de l' naturo.

Ho Naturo, inde ne glorebla,
vin konkuri lango estas febla!
Kia grando! ju pli vi silentas,
ja vi des pli brile elokventas.

Al kampkorto jam en horo nokta
venis mi por vespermanĝo frukta.
Kun amikoj longe mi babilis,
meze sekbranĉfajro flagre brilis.

Pledis mi: Tibisko kompatinda!
Kial do vi per kondamno blinda
ĝin insultas? Estas ĉi rivero
la river' plej milda de la tero.

Post kelk tagoj el la dorm-trankvilo
min alarmas danĝer-sonorilo.
"La inundo, la inundo!" — bruis.
Mi rigardis: mar' min ĉirkaŭfluis.

Frenezul' post rompo de kateno,
jen, Tibisko kuris tra l' Ebeno,
hurle rompis digon, ŝaŭme bolis,
tutan mondon ĝi engluti volis.