Antaŭsoneto
En rondelformo facilkanta
Portretojn pentras la aŭtor'.
Jen — por honor' kaj por memor'
Galerieto Esperanta.
Se iu estus tro malvanta
Por kredi: troas lia glor',
Pripensu: flatas reflektor'
De la poet' fantazianta.
Se pensus viro eminenta,
Ke ne sufiĉe elokventa
Estas la skribo pri l' merit':
Pripensu, kaj li jam pardonis:
Rondel' mallonga ne disponis
Pri lok' sufiĉa por recit'.