II.
Balkányi'n, la Nurhomon Veran,
Absorbas sorĉe Ideal'.
Li eĉ dum krak' de mondo-fal"
Daŭrigus la laboron peran.
Li faras servon sent-makleran
Por alta, nova hom-moral':
Balkányi'n, la Nurhomon Veran,
Absorbas sorĉe Ideal'.
Nun uzas li persiston feran,
Kiel verdskolta general',
Dum pelas plu por pacbatal'
La Amo la modest-fieran
Balkányi'n, la Nurhomon Veran.