V.
Bennemann — sperta, akurata
Farinto de la Legolibro —
Kolektis ĝin kun zorga kribro
Kaj kun artgusto delikata.
En lia stil' konciza, glata
Estas agrabla ekvilibro.
Bennemann — sperta, akurata
Farinto de la Legolibro.
Kaj de li estis kolektata
Ĉiupopola kanto-vibro,
Ĉar estas li en ĉiu fibro
Muzik-komprena, muzik-ŝata.
Bennemann, sperta, akurata.