VI.

Reĝino Blaise kun ora krono
Sur sia kap', el brila blondo,
En la Dimanĉa Dua Rondo
Prezide ĉarmas sur la trono.

Paroloj varbaj. Leciono
Al du mil homoj. Rondofondo.
Reĝino Blaise kun ora krono
Sur sia kap', el riĉa blondo.

Kaj por plezuro kaj admono
De l'' verssoifa verda mondo
Levas el kor' per sorĉa sondo
Poemojn kun tre ĉarma sono

Reĝino Blaise kun ora krono.