VII.

»Ni fosu nian sulkon, frato,
Ne disputante pri l' metodo!«
Jen en la Blankbarbula Kodo
La plej unua postulato.

Refalas de l' Aŭtoritato
Reform', kaprica lingva modo.
»Ni fosu nian sulkon, frato,
Ne disputante pri l' metodo!«

Kaj ĉiu romp' de renegato:
Nur efemera epizodo,
Haltigas nin en misklopodo
La brems' de l' Bona Aŭtokrato.

»Ni fosu nian sulkon, frato!«