X.
Bujwid — kun monde fama scio
Prelegas kaj eksperimentas.
Ke por ni agas li kaj sentas,
Fieras rajte Polonio.
Nin pri l'' bakteriologio
Li en libreto orientas.
Bujwid — kun monde fama scio
Prelegas kaj eksperimentas.
Per saĝo kaj reputacio
Movadon polan li cementas.
Ho, kiam seron li inventas
De l'' kontraŭverda bakterio?
Bujwid — kun monde fama scio