XII.

Nin ĉarmas Jaume Grau Casas,
Nia kantisto trobadora,
Kiu en verda kampo flora
Sonetlibelojn ĉarmajn ĉasas.

Tra liaj versoj milde pasas
La dolĉe flata sorĉ' Amora,
Nin ĉarmas Jaume Grau Casas,
Nia kantisto trobadora.

Se lin kelkfoje embarasas
Facila nubo, pluvo plora,
Ja baldaŭ nubo grizkolora
Forpasas, ree ĝoj' ekstazas!

Nin ĉarmas Jaume Grasu Casas.