XIII.

Do, kiun trafos malfeliĉo
Pro la rondel-numer' dektria?
Ĉagrena estus fato tia
En Esperanta hom-malrido.

Minacas ja la superstiĉo,
Per morto, sorto tragedia,
Do, kiun trafos malfeliĉo
Pro la rondel-numer' dektria?

Jen solvo! Estu la dediĉo
Nun al la verslegant' pasia,
Ĉar li ĉe l' Rondo Familia
Eĉ ne naskiĝis. Sen naskiĝo

Neniun trafos malfeliĉo.