XVI.

Hilda Dresen padus' odoras
Super degela marĉa ŝlim',
Betuloj en la malproksim'
Blanktrunke vintron rememoras.

Sub frosta norda krusto floras
Kaŝitaj sentoj en anim',
Hilda Dresen padus' odoras
Super degela marĉa ŝlim',

Nun, aŭdu, sur la lir' sonoras
Sudlande arda koresprim',
Kaprica ritmo, sorĉa rim':
Marie Under ardfosforas ...

Hilda Dresen padus' odoras.