XVIII.

Ellersiek — la »Praktikon« gvidas,
Kaj krome ankaŭ karavanon,
Plej ame vartas ĉiun anon,
Kiu nur sin al li konfidas.

Krom ŝercoj, kiujn ĉiu ridas,
Prizorgas trajnon, loĝon, panon,
Ellersiek — la »Praktikon« gvidas,
Kaj krome ankaŭ karavanon,

Kaj se li fine hejme sidas,
Li plumon kaptas en la manon!
Verkis eĉ detektiv-romanon,
Sed, pst, sekreton mi perfidas...

Ellersiek — la »Praktikon« gvidas,