XXI.

Salo Grenkamp — la KORO KRIA,
Per versoj niajn konojn pikas,
Kaj krome, ankaŭ gramatikas,
Vortaras kun spertec' fakscia.

Deklama voĉo melodia
Prononcmodele nin efikas,
Salo Grenkamp — la KORO KRIA,
Per versoj niajn korojn pikas.

El la saĝum' filozofia
Orpensajn splitojn li publikas,
Eĉ, li mem... Sed mi ne kritikas,
Li estas homo simpatia.

Salo Grenkamp — la KORO KRIA.