XXIII.

Hohlov eterna nostalgio
Je Amo, Justo, Sankta Bel',
Sopir' kreskanta ĝis ribel',
Kaj tamen greka harmonio.

La Himnon Karnan kun pasio
Obsede kantis al ĉiel'
Hohlov eterna nostalgio
Je Amo, Justo, Sankta Bel',

Kaj kantis li kun iluzio
De rosa ĉarmo de fabel' . . .
Ĉu pasis jam la tajda ŝvel'?
Ho, kantu, eĉ kun kruda krio,

Hohlov eterna nostalgio!