XXV.

Hans Jakob — mastro de UEA,
Kalkulas, pesas kaj mezuras.
La mondon per fadenoj ŝnuras,
Kiel per reto aranea.

Sub lia gvido korifea
Delegitaro servkonkuras,
Hans Jakob — mastro de UEA,
Kalkulas, pesas kaj mezuras.

Informe pri l' movad' ĉiea
Jarlibron zorge li poluras,
Malbonon ofte ja aŭguras,
Sed spitas ĝin per peno krea,

Hans Jakob — mastro de UEA.