XXVI.

Jen Teo Jung — la Fluga Famo,
Heroldo de plejfreŝa Nov'!
Por ni laŭ lia mana mov'
Turniĝas monda panoramo.

Li ludas sur plej vasta gamo
Per rotaci-maŝina pov',
Jen Teo Jung — la Fluga Famo,
Heroldo de plejfreŝa Nov'.

Sed kiam pri la dolĉa Flamo
Ekludas li per fluta blov',
Jen trilas milde strof' post strof'
De l' Alta Kanto De La Amo.

Jen Teo Jung — la Fluga Famo.