XXVIII.

Krestanoff, fera diligento,
El »Lando kaj Popol' Bulgara«,
Per li iĝis familiara
Al ni »Proksima Oriento«.

Trezorojn de l' bulgara gento
Antologiis akapara
Krestanoff, fera diligento
El »Lando kaj Popol' Bulgara«.

Se en ĉiu ajn kontinento
Gazet' aperas, preserara,
Ĝin kun animo malavara
Inundas per traduktorento

Krestanoff, fera diligento.